MOS avertis pri dua kulmino en regionoj, en kiuj malkreskas epidemio

(GMT+08:00) 2020-05-26 14:45:31     Redaktoro:Pluveta

La Monda Organizo pri Sano (MOS) lunde avertis, ke landoj, en kiuj malkreskas kronvirusaj infektoj, ankoraŭ povas alfronti "tujan duan kulminon", se ili tro frue malstreĉos rimedojn al haltigo de la epidemio.

Estro pri krizokazaĵoj de la MOS, D-ro Mike Ryan, diris en interreta informado, ke la mondo ankoraŭ estas en la mezo de la unua ondo de la kronvirusa eksplodo, kaj kvankam kazoj malpliiĝas en multaj landoj, ili ankoraŭ pliiĝas en Centra kaj Suda Ameriko, Sud-Azio kaj Afriko.

Ryan diris, ke epidemioj ofte okazas kun kelkaj ondoj, kio signifas, ke la epidemio eble eksplodos denove ĉi-jare en lokoj, kie la unua ondo falis. Estas ankaŭ la ebleco, ke la procento de infektado pli rapide plialtiĝos, se rimedoj por haltigo de la unua ondo estos nuligitaj tro frue.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin