Ĉinio fortigos sistemon pri publika sano por pli bone protekti vivojn de popolo

(GMT+08:00) 2020-05-26 14:46:08     Redaktoro:Pluveta

Ĉinio intensigos klopodojn al konstruado de pli forta protekt-reto en la kampo de publika sano por pli bone protekti la vivon kaj sanon de la popolo, sekve de la transiĝo de la lando al regulaj prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio.

Dimanĉe, ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, emfazis fortigi la protekt-reton de publika sano dum partopreno en diskuto en la jara sesio de la nacia leĝdona instanco kun leĝdonantoj el la ĉina centra provinco Hubei, lastatempe grave trafita de la epidemio.

Xi diris, ke la sistemo de Ĉinio pri publika sana kaj medicina servo ludis siajn ŝlosilajn rolojn por trakti la epidemion, sed ankaŭ iuj malfortaj ĉeneroj kaj nesufiĉecoj montriĝis. Li urĝis rapidajn klopodojn por ripari ilin. Li emfazis reformi sistemon de prevento kaj regado de malsanoj, levi la kapablojn de epidemia monitorado, frua averto kaj krizokaza respondo, perfektigi la kuracan sistemon pri gravaj epidemioj, kaj plibonigi leĝojn kaj regulojn pri publika sano.

Dum la irantaj "du sesioj", kiuj inkluzivas ankaŭ la jaran sesion de la plej alta politika konsultiĝa instanco de la lando, demandoj koncernaj al publiksana sekureco fariĝis iuj el la plej diskutataj temoj. Naciaj leĝdonantoj kaj politikaj konsilantoj prezentis leĝprojektojn kaj sugestojn por plibonigi la publiksanan sistemon de la lando.

En sia jara laborraporto, la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona innstanco de la lando, diris, ke ĝi prioritatigos leĝdonon pri publika sano ĉi-jare. La komitato diris, ke ĝi revizios multajn leĝojn ĉi-jare, inkluzive de la Leĝo pri Prevento kaj Regado de Infektaj Malsanoj, la Leĝo pri Landlimaj Sano kaj Kvaranteno kaj la Leĝo pri Krizokaza Respondo.

Ĉinaj leĝdonantoj kaj politikaj konsilantoj proponis plibonigi la mekanismon de krizokaza respondo al gravaj epidemioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin