Konstitucia kaj Leĝa Komitato de NPK diskutis projekton de Civila Kodo kaj decidon pri Honkongo

(GMT+08:00) 2020-05-26 15:25:14     Redaktoro:Pluveta

La Konstitucia kaj Leĝa Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK) lunde diskutis projekton de la Civila Kodo kaj projekton de decido de la NPK pri starigo kaj plibonigo de la leĝa sistemo kaj leĝplenumaj mekanismoj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono por protekti nacian sekurecon.

La du dokumentoj estas diskutataj en la iranta tria sesio de la 13a NPK.

Deklaro publikigita post la lunda kunveno de la komitato diris, ke dum la diskutoj, deputitoj de la NPK opiniis la projekton de la Civila Kodo relative matura kaj proponis submeti ĝin al voĉdono en la sesio.

La komitato prezentis raporton pri rezulto de diskutado pri projekto de la Civila Kodo kaj reviziitan projekton kaj raportos ilin al la prezidio de la sesio.

La deklaro diris, ke dum la diskutoj, deputitoj de la NPK unuanime subtenis la projekton de decido pri Honkongo, opiniante, ke ĝi estas altkvalita leĝprojekto.

La komitato prezentis raporton pri rezulto de la diskutado kaj reviziitan projekton kaj raportos ilin al la prezidio de la sesio.

La prezidio decidos sendi la dokumentojn al la deputitoj por plua diskuto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin