Prezidio de jara sesio de ĉina leĝdona instanco okazigis duan kunvenon

(GMT+08:00) 2020-05-26 18:27:29     Redaktoro:Pluveta

La prezidio de la tria sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la nacia leĝdona instanco de Ĉinio, okazigis sian duan kunvenon marde.

La kunveno decidis sendi plurajn dokumentojn, inkluzive de reviziita projekto de la Civila Kodo kaj la reviziita projekto de decido de la NPK pri starigo kaj plibonigo de la leĝa sistemo kaj leĝplenumaj mekanismoj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono por protekti nacian sekurecon, al leĝdonantoj por diskutado.

Li Zhanshu, plenuma prezidanto de la prezidio, prezidis la kunvenon.

La plenumaj prezidantoj de la prezidio renkontiĝis antaŭ la kunveno por prepari la dokumentojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin