Kial deputito el la ĉina provinco Hubei sin klinis antaŭ Xi?

(GMT+08:00) 2020-05-26 18:34:56     Redaktoro:Pluveta

Dimanĉe posttagmeze ĉina prezidanto Xi Jinping, kiel "speciala deputito" partoprenis en la diskuto de delegacio de Hubei-provinco dum la 3a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso en Pekino. En la kunvenejo, iu deputito sin klinis antaŭ Xi dum sia parolado. Kiu ŝi estas kaj kial ŝi tiel faris?

La deputito nomiĝas Yu Cheng el la dua malpez-industria lernejo de Wuhan, ĉefurbo de la provinco Hubei. Komisiite de wuhan-anoj, ŝi esprimis dankon al prezidanto Xi. Tia simpla kaj modesta movo portas elkoran dankon de tiuj homoj al Xi.

La 25an de januaro, la novjaran tagon laŭ la ĉina lunkalendaro, Xi prezidis kunvenon de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). La kunveno decidis sendi gvidgrupon al Hubei por antaŭenigi frontlinian preventon kaj regadon. Hubei kaj ĝia ĉefurbo Wuhan estas epicentro. La epidemia situacio en Hubei maltrankviligis la prezidanton. Li diris, ke la gvidgrupo povas rekte telefonvoki lin, se ili bezonas ion ajn. Xi zorgis pri epidemio en Hubei kaj Wuhan, kaj faris pli ol cent rektajn instrukciojn al la gvidgrupo. Sub lia aranĝado, tutlandaj medicinaj personoj kaj materialoj estis rapide mobilizitaj al tiuj lokoj en mallonga tempo.

En la 10a de marto, Xi iris al Wuhan por inspekti preventon kaj regadon de la epidemio. En tiu tago, loĝantoj de la komunumo Donghu, kiuj jam sin izolitaj je 48 tagoj, svingis manojn al Xi el siaj balkonoj kaj fenestroj.

Xi diris: kuraĝu, ni laboras kune. Liaj vortoj forte kuraĝigis la ĉinan popolon batalantan kontraŭ la epidemio.

Xi refoje esprimis dankon al la popolo de Hubei kaj Wuhan dum la diskuto kun deputitoj. Li diris, ke la popolo de Hubei kaj Wuhan faris gravan kontribuon kaj grandan oferon. Wuhan estas heroa urbo, kaj la popoloj de Hubei kaj Wuhan meritas esti nomataj kiel herooj.

Nun la epidemio estas efike bridita en la lando, kaj tiuj vortoj restas en ilia koro. Yu Cheng alportis tian dankemon al la du sesioj. Tio estas kialo de ŝia kliniĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin