Usonaj "gibonoj" ankoraŭ havas sonĝon pri honkonga problemo

(GMT+08:00) 2020-05-26 20:14:44     Redaktoro:Pluveta

La tria sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) deklaris enmeti en tagordon de la sesio starigon kaj plibonigon de la leĝa sistemo kaj leĝplenumaj mekanismoj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono por protekti nacian sekurecon. Poste amaso da okcidentaj politikistoj kun usona ŝtata sekretario Mike Pompeo kiel reprezentanto eksaltis, afekte makulis dirante, ke la ĉina registaro celas pereigi "altan aŭtonomecon" de Honkongo, kaj minace alprenos tiel nomatan sankcion kontraŭ Ĉinion.

Estas tute vortoj diritaj en sonĝo la sensencaĵoj de Pompeo kaj aliaj homoj! Honkongo estas la ĉina Honkongo kaj estas monde ĝenerala regulo leĝdono por nacia sekureco.

Por iu ajn lando ne estas marĉandebla protekto de nacia sekureco kaj aferoj rilataj al kernaj interesoj. Ekzemple en Usono troviĝas Akto pri Nacia Sekureco, la Akto pri Spiono, la Akto pri Alilandaj Misioj kaj aliaj leĝoj rilataj al protektado de naciaj sekureco kaj interesoj, kaj la usona registaro eĉ oftege mencias tiel nomatan "nacian sekurecon". Do kial ili estas tiel maltrankvilaj ĉu sidante, ĉu starante kiam la ĉina Honkongo laŭleĝe protektas nacian sekurecon?

La prezento de la usonaj politikistoj montras nur, ke ili ne vere zorgas pri Honkongo, male volas, ke Honkongo estus pli kaj pli koasa. Ili volas turni atenton de la usona publiko de sia malsukceso en batalo kontraŭ la epidemio, tial ili provokis malordigi Honkongon kaj bremsi ĉinan disvolvon.

Honkongo estas la ĉina speciala administracia regiono, kaj Ĉinio decidis sur la ŝtata tavolo starigi kaj plibonigi la leĝan sistemon kaj leĝplenumajn mekanismojn de la Honkonga Speciala Administracia Regiono por protekti nacian sekurecon. Tio estas tute natura!

Aparte de okazo de tumulto pro revizio de reguloj en la lasta jaro iuj kontraŭĉinaj uloj, kiuj misordigis Honkongon, kaj ekstremaj opoziciuloj tamtamis "sendependigon de Honkongo", publike malpurigis naciajn flagon kaj emblemon, instigis homojn ataki instancojn de la centra registaro en Honkongo, atakis kaj vundis senkulpajn civitanojn, perforte rezistis kontraŭ policanoj, paralizis registaran regadon kaj plenumadon de leĝdono, kaj kontinue aperis terorismaj simptomoj…la nombro da treege indignigaj agoj serioze minacas publikan sekurecon de Honkongo kaj sekurecon de nacia suvereneco, kion iu ajn leĝreganta ŝtato absolute ne povas toleri.

Nun sur la ŝtata tavolo la Nacia Popola Kongreso (NPK) de Ĉinio starigas kaj plibonigas la leĝan sistemon kaj leĝplenumajn mekanismojn de la Honkonga Speciala Administracia Regiono por protekti nacian sekurecon, celante plenigi la "mankon" de nacia sekureco, solidigi la sisteman bazon de "Unu lando kun du socisistemoj", akceli longtempan pacon de Honkongo, tial tio estas vaste konfirmita kaj subtenata de honkonganoj.

Lastajn tagojn amaso da honkonganoj vigle partoprenis agadon lanĉitan de multaj grupoj kaj subskribis nomojn por "subteni leĝdonon por nacia sekureco". Lunde intervjuate de Ĉina Komunikila Grupo s-rino Rita Fan Hsu Lai Tai la unua prezidanto de honkonga leĝdona konsilio diris, ke aprobi la decidon, kiu rajtigas la NPK ellabori rilatan leĝon, tute ne influas la honkongan altan aŭtonomecon.

Kiel diris kelkaj honkongaj klarvidaj homoj, la decido de la NPK celas tre malmultajn agojn serioze damaĝantajn la nacian sekurecon. Post aprobo de la decido, ekfunkcios leĝdona procezo, kio donos al Honkong pli perfektan leĝsistemon, pli stabilan socian ordon kaj pli bonan leĝregantan kaj negocan medion kaj utilos al pli bona disvolvo de diverslandaj entreprenoj en Honkongo.

Fakte la plej aĉaj kaj plej nigraj manipulantoj malantaŭ la honkonga tumulto, kiu daŭras ĝis nun, ĝuste estas la usonaj kaj okcidentaj politikistoj. Estas klare, ke ili tiel akre montriĝas pro la leĝdono por protekti ĉinan nacian sekurecon, ĉar ili timas, ke ili ne plu havos okazon senbride interveni en honkongajn aferojn post efika plenigo de manko de nacia sekureco, kaj ĝisfunde malaperos ilia sonĝo reteni Ĉinion per la "karto de Honkong" .

Estas neŝanceleblaj la decidoj de la ĉina registaro protekti nacian suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn, plenumi la orientilon de "unu lando kun du socisistemoj" kaj oponi kontraŭ interveno de iu ajn ekstera forto en honkongajn aferojn. Ni avertas, ke la usonaj "gibonoj" frue vekiĝu el sonĝo, ne misjuĝu la situacion nek foje kaj refoje faru eraron!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin