Ne okazis ellaso de patogena viruso nek homa infektiĝo en virusologia instituto en Wuhan

(GMT+08:00) 2020-05-27 12:12:53     Redaktoro:Selena

Yuan Zhiming, fakulo de la virusologia laboratorio en Wuhan, lastatempe estis intervjuita de raportisto de la Ĉina Tutgloba Televid-Reto kaj informis pri laborstato kaj internacia kunlaboro de la instituto.

1. Kiel la instituto respondis al akuzoj pri origino de la viruso el Wuhan?

Eksplodo de la epidemio en Wuhan estis neantaŭvidita. En tiu speciala momento, usonaj senatanoj disvastigis tian senbazan aserton, ke la nova kronviruso venis de la laboratorio en Wuhan. Laborantoj de la laboratorio estis implikitaj en la kazo, kiu sentigis al ni grandan premon.

Samtempe niaj laborantoj faris kontinuajn klopodojn por scienca esplorado dum la batalo kontraŭ la epidemio malgraŭ influo de la akuzoj. Ni faris elektadon inter antivirusaj medikamentoj, establis animalan modelon, esploris vakcinojn kaj produktis antiserumon.

La virusologia instituto en Wuhan uzas saman kriterion en instalaĵoj kaj administraj rimedoj kun tiuj en Eŭropo kaj Usono. Cetere nia instituto havas administran kaj subtenan teamon kun profesiuloj en biosekureco kaj teknologio. Dum pasintaj jaroj, ne okazis ellaso de patogena viruso nek homa infektiĝo.

2. Kiel la virusologia instituto en Wuhan kunlaboras kun usonaj sciencistoj?

Ni subtenas striktan komunikadon kun usonaj samprofesiuloj kaj starigis multajn kunlaborajn programojn, inkluzive de esploro pri vespertoj fare de Shi Zhengli, kio estis engaĝita al projekto de Usono. Danke al tiuj kunlaboraj programoj, ni havas pli bonan komprenon pri la viruso, kaj ankaŭ niaj usonaj samprofesiuloj konas progreson de ĉina scienco kaj tekniko.

En la kampo de biosekureco kaj strategio pri prevento de infektaj malsanoj, ni havas kontakton kun usona scienca rondo, precipe kun medicina departemento de la Universitato Texas.

Ĝuste pro tiuj kunlaboroj, nia instituto povas esti agnoskita en la kampo de infektaj malsanoj. Ni larĝigos kanalojn por internacia kunlaboro, plifortigos internacian kunlaboron kaj altiros pli multajn sciencistojn labori en la instituto por ke ĝi estu platformo de interŝanĝoj de internaciaj sciencaj kunlaboroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin