MOS: Virusa disvastiĝo ankoraŭ akceliĝas en Brazilo, Peruo kaj Ĉilio

(GMT+08:00) 2020-05-27 14:19:23     Redaktoro:Pluveta

Internaciaj prisanaj aŭtoritatoj esprimis maltrankvilon marde pri signoj, ke la disvastiĝo de la nova kronviruso "ankoraŭ akceliĝas" en Brazilo, Peruo kaj Ĉilio.

Carissa Etienne, direktoro de la Tut-Aamerika Organizo pri Sano, kies stabejo troviĝas en Vaŝingtono, diris, "En Sud-Ameriko, ni aparte zorgas pri tio, ke la nombro de novaj kazoj raportitaj pasintsemajne en Brazilo estis la plej granda dum sep-taga periodo de post la epidemia eksplodo.

Ŝi diris en semajna informado, "Ankaŭ Peruo kaj Ĉilio ambaŭ raportas grandan infektokvanton, la signon, ke la disvastiĝo ankoraŭ akceliĝas en ĉi tiuj landoj."

La Tut-Aamerika Organizo pri Sano, kiu funkcias kiel la regiona oficejo de la Monda Organizo pri Sano (MOS), monitoras la pandemion en Latin-Ameriko kaj Karibio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin