Ĉinaj leĝdonantoj proponas leĝon pri eksterlandaj imunecoj

(GMT+08:00) 2020-05-27 14:20:59     Redaktoro:Pluveta

Ĉinaj leĝdonantoj proponis formuli leĝon pri eksterlandaj imunecoj sekve de malicaj procesoj iniciatitaj kontraŭ Ĉinio pri ĝia respondo al la kronvirusa epidemio.

Ma Yide, deputito al la Nacia Popola Kongreso (NPK) kaj esploristo pri juro el la Pekina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris, ke la movo protektos la legitimajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj civitanoj kaj alilandaj investantoj.

Ma diris al raportistoj marde flanke de la jara sesio de la NPK, ke tio ankaŭ kontraŭbatalos malicajn procesojn iniciatitajn en landoj kiel Usono kontraŭ Ĉinio pri la respondo al la kronvirusa epidemio. Li diris, ke la manko de tia leĝo aperis kiel elstara demando en la nuna epidemio, ĉar iuj landoj, gvidataj de Usono, provas transigi la kulpon pri la senkapableco de siaj propraj registaroj en respondo al la epidemio.

Li aldonis, ke iuj grupoj kaj individuoj en iuj landoj eĉ citis la usonan Leĝon pri Imunecoj de Alilanda Suvereno por porti procesojn al la ĉina registaro kaj koncernaj departementoj. Tio tretis la internacie agnoskitan principon de suverena imuneco, kaj ankaŭ estas montro de hegemonio kaj potenca politiko. Li emfazis la neceson kaj urĝecon de Ĉinio formuli leĝon pri eksterlandaj imunecoj.

Ma diris ankaŭ, ke Ĉinio sekvas la principon de absoluta imuneco de fremdaj ŝtatoj kaj iliaj posedaĵoj, tial ĉinaj procesantoj ne povas procesi kontraŭ alilandaj registaroj ĉe enlandaj tribunaloj, dum ĉinaj registaroj ofte estis persekutitaj ĉe alilandaj tribunaloj.

Pli ol 35 leĝdonantoj de la pekina delegacio por la NPK aprobis la proponon, kiu estis akceptita de la sesio kaj sendita al specialaj komitatoj de la nacia leĝdona instanco por studado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin