Ĉina termezura teamo atingis montpinton Ĉomolangmo

(GMT+08:00) 2020-05-27 15:22:08     Redaktoro:Pluveta

Ok-membra ĉina termezura teamo atingis la montpinton Ĉomolangmo je la 11a horo kaj 3 minutoj merkrede antaŭtagmeze laŭ pekina tempo, kun misio precize mezuri la altecon de la plej alta monto de la mondo.

Laŭ Dang Yamin, projektestro de la remezura tasko, la ekzakta nombro estos publikigita unu aŭ du tagojn post kiam la datumoj estos resenditaj, rekalkulitaj kaj konfirmitaj.

La projekto, ankaŭ la sesa remezurado, estis komencita en la 30a de aprilo. Antaŭ tio la termezura teamo de 53 membroj jam faris preparojn ekde marto en la ĉirkaŭaj regionoj.

Ankaŭ telekomunikaj kompanioj helpas starigi plurajn monde plej altajn bazstaciojn de la kvina-generacia reto sur iuj el la bazaj tendaroj de la monto, liverante signalajn servojn al montgrimpantoj, termezuristoj, kaj esploraj teamoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin