"Honkonga leĝo pri nacia sekureco" rebriligas esperon de honkonga disvolvo

(GMT+08:00) 2020-05-27 15:29:01     Redaktoro:Pluveta

La tria sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) diskutas kaj ekzamenas Decidon de NPK pri starigo kaj plibonigo de la leĝa sistemo kaj leĝplenumaj mekanismoj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono por protekti nacian sekurecon (projekto), kion vaste subtenas la honkonga socio. Kaj honkongaj diversaj rondoj lanĉis agadon "subskribi nomon por apogi leĝdonon pri nacia sekureco", kaj ĝis mardo jam kolektiĝis 1,1 milionoj da subskriboj en nur 3 tagoj. Oni klare vidas, ke la "honkonga leĝo pri nacia sekureco" rebriligas esperon de honkonga disvolvo.

Post okazo de tumulto pro revizio de reguloj Honkongo estis plena je perforto kaj profunda malespero. Malmultaj uloj, kiuj celas "sendependigi" kaj misordigis Honkongon, kaj ekstremaj opoziciuloj gvidataj kaj instigitaj de usonaj kaj okcidentaj politikistoj, senĉese agadis, kio kaŭzis koason de Honkong, malprosperigis ekonomion kaj malfaciligis vivon de honkonganoj.

Fakte paco, harmonio kaj stabileco estas la plej granda postulo de la honkonga socio kaj ĉesigi la koason la plej urĝa volo de honkonganoj. Sur la ŝtata tavolo starigi kaj plibonigi la leĝan sistemon kaj leĝplenumajn mekanismojn de la Honkonga Speciala Administracia Regiono por protekti nacian sekurecon konformas al bazaj interesoj de Honkongo kaj la ŝtato, utilas al protekto de laŭleĝaj rajtoj kaj libereco de la plej vastaj honkonganoj, tial tio estas ĝenerale konfirmita de la honkonga socio.

Komenci ellaboron de "honkonga leĝo por protekti nacian sekurecon" rebriligas esperon de la honkonga socio. Pro la firma volo de la centra registaro kaj la decidemo de la registaro de Honkonga Speciala Administracia Regiono honkonganoj reposedas fidon. Laŭ enketo pri honkonga publikopinio plejpartaj intervjuitoj konsentas la leĝdonon pri nacia sekureco.

Lastajn tagojn "agas la centra registaro, kaj Honkongo estos savita" fariĝis la ĉefa opinio de la honkonga socio. Ankaŭ tio estas la plej simpla volo de popolanoj en Honkongo. La laborraporto de la registaro refoje klare esprimas "subtenon al Honkongo kaj Makao disvolvi ekonomion kaj plibonigi vivon de popolanoj, pli bone eniri en la ĝeneralan disvolvan situacion de la ŝtato kaj konservi longtempan prosperon kaj stabilecon de Honkongo kaj Makao."

Ni atendas, ke Honkongo frue dispelos ombron kaj bonvenigos sunon kun espero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin