Fermiĝis 3a sesio de 13a Nacia Komitato de la ĈPPKK

(GMT+08:00) 2020-05-27 18:57:10     Redaktoro:Pluveta

La tria sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), la plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio, okazigis sian ferman kunvenon merkrede posttagmeze.

Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestis la ferman kunvenon en la Granda Popola Halo en Pekino.

Wang Yang, prezidanto de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, faris paroladon en la kunveno. Wang urĝis uzi modernan teknologion, inkluzive de granda datumo kaj interreto, por pli bone plenumi la devojn de oficialuloj kaj emfazis la gravecon de la "ĉinstila demokratio" en la konsiliĝaj sistemoj. Li diris, ke la membroj de la Nacia Komitato de la ĈPPKK bezonas sekvi siajn misiojn: plifortigi la kapablojn de oficialuloj pri plenumo de devoj kaj plialtigi efikecon de laboroj.

Rezolucio pri laborraporto de la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la ĈPPKK, raporto pri ekzameno de proponoj kaj politika rezolucio pri la jara sesio estis aprobitaj en la ferma kunveno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin