Novaĵoj (Majo 27)

(GMT+08:00) 2020-05-27 19:01:33     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mirinda bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 27a de majo, merkrede. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi emfazas plifortigon de nacia defendo kaj armitaj trupoj; Fermiĝis la 3a sesio de la 13a Nacia Komitato de la ĈPPKK. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde emfazis plenumi la celojn kaj misiojn pri plifortigo de la nacia defendo kaj armitaj trupoj por 2020 kaj samtempe subteni regulan efikan epidemian regadon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn, kiam li ĉeestis plenan kunvenon de la delegacio de la Popola Liberiga Armeo kaj Popola Armita Polico, en la tria sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio.

Xi alte taksis la klopodojn kaj kontribuon de la armeo en prevento kaj regado de la kronvirusa epidemio, dirante, ke tio pruvis, ke la popola armeo ĉiam estis heroo, kiun la Partio kaj la popolo povas plene fidi. Li diris, ke la pandemio havis profundan influon sur la mondan strukturon kaj la sekurecon kaj disvolviĝon de Ĉinio. Li urĝis la armeon plifortigi trejnadon, esti preta por milito, trakti diversajn kompleksajn situaciojn en ĝustatempa kaj efika maniero, firme gardi nacian suverenecon, sekurecon, disvolvajn interesojn kaj protekti la ĝeneralan strategian stabilecon de la lando.

Xi diris, ke necesas esplori manierojn de trejnado sub la situacio de regula epidemia prevento kaj regado, plibonigi sciencan regadon laŭ la tempo kaj cirkonstancoj, intensigi preparojn por militaj bataloj, flekseble efektivigi militan trejnadon kaj amplekse plialtigi la armean kapablon plenumi militajn misiojn. Li emfazis, ke la armeo devas utiligi sciencan kaj teknologian novigon, precipe por sendependa kaj originala novigado en nacidefenda kampo.

Ĉinaj leĝdonantoj proponis formuli leĝon pri eksterlandaj imunecoj sekve de malicaj procesoj iniciatitaj kontraŭ Ĉinio pri ĝia respondo al la kronvirusa epidemio.

Ma Yide, deputito al la Nacia Popola Kongreso (NPK) kaj esploristo pri juro el la Pekina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris, ke la movo protektos la legitimajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj civitanoj kaj alilandaj investantoj.

Ma diris al raportistoj marde flanke de la jara sesio de la NPK, ke tio ankaŭ kontraŭbatalos malicajn procesojn iniciatitajn en landoj kiel Usono kontraŭ Ĉinio pri la respondo al la kronvirusa epidemio. Li diris, ke la manko de tia leĝo aperis kiel elstara demando en la nuna epidemio, ĉar iuj landoj, gvidataj de Usono, provas transigi la kulpon pri la senkapableco de siaj propraj registaroj en respondo al la epidemio.

Li aldonis, ke iuj grupoj kaj individuoj en iuj landoj eĉ citis la usonan Leĝon pri Imunecoj de Alilanda Suvereno por porti procesojn al la ĉina registaro kaj koncernaj departementoj. Tio tretis la internacie agnoskitan principon de suverena imuneco, kaj ankaŭ estas montro de hegemonio kaj potenca politiko. Li emfazis la neceson kaj urĝecon de Ĉinio formuli leĝon pri eksterlandaj imunecoj.

Pli ol 35 leĝdonantoj de la pekina delegacio por la NPK aprobis la proponon, kiu estis akceptita de la sesio kaj sendita al specialaj komitatoj de la nacia leĝdona instanco por studado.

La tria sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), la plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio, komencis sian ferman kunvenon merkrede posttagmeze. Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestis la ferman kunvenon en la Granda Popola Halo en Pekino.

Ĉinaj leĝdonantoj diris, ke iuj leĝprojektoj de usonaj kongresanoj, kiuj akuzas Ĉinion, ke al ĝi mankas travidebleco aŭ ĝi devas respondeci pri disvastiĝo de la nova kronviruso en Usono, estas nenio alia ol "politika manipulado".

Zheng Shuna, deputito al la Nacia Popola Kongreso, la nacia leĝdona instanco, diris, ke Ĉinio strikte sekvis la leĝajn procedurojn kaj publikigis la informojn kiel eble plej frue, kaj detala templinio pri la respondo de Ĉinio al la epidemio estis publikigita. Zheng diris, ke faktoj pruvis, ke la ĉina registaro prenis la plej ampleksajn, rigorajn kaj ĝisfundajn rimedojn por senprokraste detranĉi la ĉenon de la virusa disvastiĝo, kaj la akuzo, ke manko de travidebleco en Ĉinio kaŭzis prokrastojn de la usona respondo al la epidemio, estas sofismo.

Yu Zhigang diris, ke iuj membroj de la usona Kongreso en siaj leĝprojektoj senbaze transigis la kulpon al Ĉinio aŭ malracie petis la usonan registaron komenci procesojn kontraŭ Ĉinion. Yu diris, ke la leĝprojektoj, kiuj tute ne havas logikon, eksponis terurajn arogantecon kaj paranojon. Li diris, ke la intenco postuli kompenson de Ĉinio malobservis la principon de suverena egaleco en la internacia leĝo, defiis la internacie agnoskatan principon de suverena imuneco kaj ĝenis la normalan internacian ordon.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj urĝis Kanadon tuj korekti sian eraron, liberigi Meng Wanzhou kaj certigi ŝian sekuran revenon al Ĉinio.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkon responde al demando de raportisto, ke oni atendas kanadan tribunalon publikigi decidon merkrede pri aŭskultado de la kazo de Meng Wanzhou. Zhao diris, ke la pozicio de Ĉinio pri la kazo de Meng Wanzhou estas konsekvenca kaj klara.

Zhao diris, ke Usono kaj Kanado misuzis sian duflankan ekstradician traktaton kaj arbitre prenis devigajn rimedojn kontraŭ ĉina civitano sen kaŭzo, kio estas serioza politika incidento, kiu perforte malobservas la legitimajn rajtojn kaj interesojn de la ĉina civitano.

Zhao diris ankaŭ, ke la ĉina registaro firme gardas la legitimajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj civitanoj. La kanada flanko devas tuj korekti sian eraron, liberigi Meng kaj certigi ŝian sekuran revenon al Ĉinio en frua dato, por eviti ĉian kontinuan damaĝon al la ĉina-kanadaj rilatoj.

Internaciaj prisanaj aŭtoritatoj esprimis maltrankvilon marde pri signoj, ke la disvastiĝo de la nova kronviruso "ankoraŭ akceliĝas" en Brazilo, Peruo kaj Ĉilio.

Carissa Etienne, direktoro de la Tut-Amerika Organizo pri Sano, kies stabejo troviĝas en Vaŝingtono, diris, "En Sud-Ameriko, ni aparte zorgas pri tio, ke la nombro de novaj kazoj raportitaj pasintsemajne en Brazilo estis la plej granda dum sep-taga periodo de post la epidemia eksplodo.

Ŝi diris en semajna informado, "Ankaŭ Peruo kaj Ĉilio ambaŭ raportas grandan infektokvanton, la signon, ke la disvastiĝo ankoraŭ akceliĝas en ĉi tiuj landoj."

La Tut-Amerika Organizo pri Sano, kiu funkcias kiel la regiona oficejo de la Monda Organizo pri Sano (MOS), monitoras la pandemion en Latin-Ameriko kaj Karibio.

Ok-membra ĉina termezura teamo atingis la montpinton Ĉomolangmo je la 11a horo kaj 3 minutoj merkrede antaŭtagmeze laŭ pekina tempo, kun misio precize mezuri la altecon de la plej alta monto de la mondo.

Laŭ Dang Yamin, projektestro de la remezura tasko, la ekzakta nombro estos publikigita unu aŭ du tagojn post kiam la datumoj estos resenditaj, rekalkulitaj kaj konfirmitaj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin