Malracia agado de "pensfabriko" kontraŭ Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-05-27 20:41:00     Redaktoro:Pluveta

Lastatempe suspektata videaĵo laŭdire el virusa laboratorio en Wuhan estis disvastigita en la interreto. La brita ĵurnalo The Sunday Times raportis la 4an de majo, ke la videaĵo estis publikigita de brita pensfabriko, nomata societo Henry Jackson. La societo asertis, ke la Virusologia Instituto en Wuhan ne sekvis la fundamentan ordon de biologia sekureco dum traktado de potogena kronvirusa stamo, kio eble kaŭzis disvastiĝon de la viruso. Responde al ĉi-rilata demando, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris en gazegara konferenco, ke enketo montris, ke bildoj de la videaĵo venis de scienca dokumentfilmo Juneco en la Sovaĝejo. Ĝi estas kunigita per fragmentoj kaj havas neniun rilaton kun la Vorusologia Instituto.

En junio de 2015, iu brita enketinstitucio pri publikaj interesoj publikigis 84-paĝan raporton, dirante, ke la societo Henry Jackson estis sub forta influo de iu usona mistera dekstrema kapital-forto. La 5an de februaro 2017, la brita ĵurnalo The Sunday Times eksponis, ke japana ambasadorejo en Britio ĉiumonate pagis 10 000 siterlingojn al la societo, ĉar ĉi-lasta helpis al Japanio fabriki misfamojn pri "minaco de Ĉinio" en Britio.

Ekde la kuranta jaro la tiel nomata pensfabriko kun suspektata financa fonto kaj kompleksa fono publikigis plurajn raportojn kun necedema sinteno kontraŭ Ĉinio, konforme al la starpunkto de iuj usonaj politikistoj.

La 8an de aprilo, la societo atribuis en sia raporto la perdojn de la monda ekonomio pro la kronvirusa epidemio al Ĉinio, asertante, ke Ĉinio devas respondeci pri la epidemio pro "sia malobservo de la Internacia Regularo pri Sano", kaj agitis Brition iniciati proceson kontraŭ Ĉinio kun postulo de rekompenso de 351 miliardoj da sterlingoj. La raporto diris ankaŭ, ke la epidemio alportis al la Grupo 7 perdon de ĉirkaŭ 320 miliardoj da sterlingoj. Krome, ĝi proponis sep leĝajn kanalojn por proceso kontraŭ Ĉinio.

La societo dissemis diversajn pretekstojn kaj fabrikis famojn, imputante respondecon kaj perdojn de la kronvirusa epidemio al Ĉinio. Tiaj agoj tute senbazaj kaj malmoralaj sendube estis refutitaj de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj. Proparolanto de la ministerio Hua Chunying levis la finan demandon "ĉu eblas tia proceso". Ankaŭ multaj britaj retanoj opiniis la reklamencon "ridinda". Martin Wolf, vicĉefredaktoro kaj ekonomia ĉefkomentisto de la brita ĵurnalo Financial Times, diris, ke en la epidemio, Ĉinio absolute ne ŝuldas ion al la mondo, kaj nun la plej urĝa tasko por ĉiuj landoj estas konduki efikan kunlaboron en la batalo kontraŭ la epidemio kaj konservi kunlaboran ordon de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin