Ĉina plej alta leĝdona instanco finis sian jaran sesion

(GMT+08:00) 2020-05-29 14:08:50     Redaktoro:Pluveta

La Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, finis sian jaran sesion ĵaŭde.

Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj inkluzive de Li Keqiang, Wang Yang, Wang Huning, Zhao Leji, Han Zheng kaj Wang Qishan ĉeestis la ferman kunvenon en la Granda Popola Halo en Pekino.

Li Zhanshu, plenuma prezidanto de la prezidio de la sesio, prezidis la kunvenon kun ĉeesto de preskaŭ 3 000 deputitoj al la NPK.

Leĝdonantoj adoptis la Civilan Kodon, kiu validiĝos la 1-an de januaro 2021. Xi subskribis ordonon de prezidanto por promulgi la Civilan Kodon.

Li Zhanshu diris dum parolado en la kunveno, ke gravaj strategiaj atingoj en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio en ĉirkaŭ tri monatoj pruvis grandan forton de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Li diris, ke la Civila Kodo, la unua leĝo difinita kiel "kodo" de la Ĉina Popola Respubliko, estas mejloŝtona leĝdono por ampleksa antaŭenigo de la laŭleĝa regado de Ĉinio kaj plibonigo de la socialisma sistemo de leĝoj kun ĉinaj trajtoj.

Li ankaŭ laŭdis la spiriton de ĉina popolo pri novigado, lukto, alta ŝato de unueco kaj serĉado de revoj, dirante, ke tiuj formis la fundamentan forton por antaŭenigi la landon malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj.

En la kunveno, leĝdonantoj aprobis la planon pri la nacia ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj la buĝeton de la centra registaro por 2020.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin