Ĉinio atendas pozitivan ekonomian kreskon kaj atingon de disvolvaj celoj

(GMT+08:00) 2020-05-29 14:33:07     Redaktoro:Pluveta

Ĉefministro Li Keqiang diris ĵaŭde, ke Ĉinio atendas pozitivan ekonomian kreskon ĉi-jare, se la sekureco en ses ŝlosilaj kampoj estas certigita. La ses kampoj rilatas al sekureco de laborpostenoj, bazaj vivbezonoj, funkciado de merkataj entoj, sekureco de nutraĵo kaj energio, stabilaj industriaj kaj provizaj ĉenoj kaj normala funkciado de baznivelaj registaroj.

Li emfazis klopodojn por konservi sekurecon en la unuaj tri kampoj, kiam li parolis en gazetara konferenco post la jara sesio de la nacia leĝdona instanco. Li diris, ke Ĉinio starigis neniun konkretan celon por ekonomia kresko ĉi-jare pro grandaj necertecoj. Anstataŭe, ĝi faris praktikajn planojn por certigi pli ol 9 milionojn da novaj urbaj laborpostenoj, doni plenan ludadon al pli ol 100 milionoj da merkataj entoj kaj plibonigi la vivtenon de la popolo. Ne starigi konkretan celon por kresko de la malneta enlanda produkto ne signifas, ke ekonomia disvolviĝo ne gravas, Li diris, "Nia decido estas projektita por la ekonomia disvolviĝo por doni pli da realaj profitoj al nia popolo kaj ni volas akceli pli altkvalitan disvolviĝon."

Li diris, ke la politikoj kaj rimedoj estas projektitaj por havigi esencan helpon al entreprenoj kaj revigligi la merkatojn, kun aparta fokusiĝo al konservado de laborpostenoj kaj protektado de la popola vivteno anstataŭ entrepreni grandajn projektojn de infrastruktura konstruado. Ĉar granda ŝanĝiĝo okazis en la ekonomia strukturo de Ĉinio, kie la konsumado nun estas la ĉefa motoro de kreskado, kaj miniaturaj, malgrandaj kaj mezgrandaj kompanioj nun liveras pli ol 90% de ĉiuj laborpostenoj en Ĉinio.

Parolante pri la kronvirusa epidemio Li diris, ke la epidemio grave influis la tutmondan ekonomion, kio estis malofte videbla antaŭe. La ĉina ekonomio profunde integriĝis al la tutmonda, tial estas tute neeble, ke ĝi restu imuna de la influo. Li diris, ke Ĉinio prenis laŭcelajn rimedojn anstataŭ grandskalan stimulon por akceli ekonomian kreskon,

La ĉefministro diris, ke konservi stabilajn ekonomiajn fundamentojn de Ĉinio kontribuos al la tuta mondo, kaj la lando restos pozitiva forto akcelanta renormaliĝon kaj kreskon de la monda ekonomio. Estas neeble, ke iu ajn lando realigu pluan disvolviĝon kun sia pordo fermita, kaj Ĉinio daŭrigos sian malferman politikon kaj neniam ŝancelos tiun ĉi promeson.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin