Ĉinio ellaboros honkongajn leĝojn pri nacia sekureco

(GMT+08:00) 2020-05-29 14:35:53     Redaktoro:Pluveta

Ĉinio ellaboros honkongajn leĝojn pri nacia sekureco, ĉar rilata decido estis adoptita de la nacia leĝdona instanco en ĵaŭdo. La decido ankaŭ permesos al naciaj sekurecaj organoj de la centra registaro starigi instituciojn en Honkongo, kiam tio estos bezonata.

Deputitoj al la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) aprobi la decidon per frakase grandega plimulto en voĉdono en la ferma kunveno de la jara sesio de la NPK.

La decido pri la NPK pri Starigo kaj Plibonigo de la Leĝa Sistemo kaj Leĝplenumaj Mekanismoj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) por Protekto de Nacia Sekureco konsistas el enkonduko kaj sep artikoloj.

La enkonduko diras, ke la decido estis farita por protekti nacian suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn, subteni kaj plibonigi la principon "unu lando, du sistemoj", konservi la longtempan prosperon kaj stabilecon de Honkongo, kaj garantii la leĝajn rajtojn kaj interesojn de honkongaj loĝantoj. .

Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la NPK, diris, ke la decido servas al la fundamentaj interesoj de ĉiuj ĉinoj, inkluzive de honkongaj samlandanoj.

Por la sekva paŝo, la NPK komisios al sia konstanta komitato ellabori leĝojn pri nacia sekureco por ke ili estu promulgitaj kaj plenumataj en Honkongo.

Ĉefadministranto de la HSAR, Carrie Lam, bonvenigis la movon kaj diris, ke la registaro de la HSAR plene kunlaboros kun la Konstanta Komitato de la NPK por fini koncernan leĝdonon kiel eble plej rapide.

Ĵaŭde, Lam partoprenis en publika kampanjo en Honkongo por subteni la leĝdonon pri nacia sekureco. Dum malpli ol kvin tagoj, pli ol 1,85 milionoj da honkongaj loĝantoj subskribis peticion subtenantan la leĝdonon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin