"Deklaro rilata al Honkongo" de 4 okcidentaj landoj ne povas skui decidemon de Ĉinio por protekto de Honkongo.

(GMT+08:00) 2020-05-29 20:30:59     Redaktoro:Pluveta

Estas sennombraj landoj en la mondo, kiuj donis leĝojn por nacia sekureco. Sed kiam Ĉinio same ekagis por ĝisfunde solvi fortojn disigajn, terorismajn kaj perfortajn, iuj okcidentaj landoj estas maltrankvilaj. Ili foje kaj refoje esprimis "seriozan atenton" kaj "fortan kondamnon", eĉ publikigis "trilandan deklaron" aŭ "kvarlandan deklaron" por lasi paperajn atestilojn pri sia interveno. Kaj la instanco de Trump eĉ minacis alpreni sankcion.

La 22-an de majo malfermiĝis la 3-a sesio de la 13-a Nacia Popola Kongreso, tiutage Britio, Kanalo kaj Aŭstralio publikigis deklaron rilatan al Honkongo kaj publike intervenis en ĉinajn enlandajn aferojn. Okaze de la fermo de la 3-a sesio Britio, Usono, Kanado kaj Aŭstralio refoje ignoris ĉefan publikan opinion de Honkongo kaj publikigis kvarlandan deklaron.

En la sesio 36 reprezentantoj de Honkongo kune kun ĉinaj alilokaj reprezentantoj faris voĉdonon pri la projekto de decido rilata al leĝdono de Honkongo por nacia sekureco. Ĵaŭde posttagmeze la 3-a sesio de la 13-a Nacia Popola Kongreso voĉdone aprobis Decidon de Nacia Popola Kongreso pri starigo kaj plibonigo de leĝaj sistemoj kaj plenumaj mekanismoj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono por protekti nacian sekurecon.

La 24-an de majo honkonga komuna fronto por apogi leĝdonon celantan nacian sekurecon lanĉis subskribon strate kaj interrete kaj gajnis subtenon de pli ol miliono da honkonganoj. Ankaŭ ĉefo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono Carrie Lam Cheng Yuet-ngor partoprenis la subskribon. He Junrao, membro de honkonga leĝdona konsilio, kiu partoprenis organizon de la subskribo, diris: "Leĝdono de Honkongo por nacia sekureco estas la forta apogo de la ŝtato al Honkongo; nur la nacio estas sekura, Honkongo povos pli bone disvolviĝi."

La okcidentaj landoj gvidataj de Usono kaj Britio opinias, ke grupiĝo povus minaci kaj timigi Ĉinion kaj pliigi raciecon pri interveno en ĉinajn enlandajn aferojn, kaj tiaj sensencaĵoj povus trompi mondajn popolanojn kaj dissendi falsajn mesaĝojn en la internacia publika opinion, kiuj kalumnias "unu lando kun du socisistemoj" kaj leĝdonon de Honkongo.

Pri senbrida interveno de britaj politikistoj, en socia komunikejo ĉina ambasadoro en Britio Liu Xiaoming subskribis : "stabila kaj prospera Honkongo konformas al interesoj de Ĉinio kaj Britio, kaj Britio devas respekti kernajn interesojn de Ĉinio, ĉesigi sian intervenon en honkongajn aferojn kaj pli multe fari aferojn utilajn al honkonga prospero kaj stabilo.

Malsupre de la teksto de Liu, usona retano, kiu loĝas en Ĉinio, skribis aldonante foton pri usona lastatempa tumulto: "Honkongaj perfortuloj volas ŝanĝi Honkongon en 'ĉi tian grandan" Usonon, rigardu tiun ĉi puran "demokratian kaj liberan"teron, en la lastaj 20 jaroj Usono fariĝis pli malbona, dum Ĉinio kreskas pli rapide ol iu ajn alia lando, kaj honkongaj perfortuloj bezonas esplori longtempan influon de 'demokratio' ."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin