Trump tranĉis usonajn rilatojn kun MOS meze de kritikoj

(GMT+08:00) 2020-05-30 15:06:15     Redaktoro:Pluveta

Usona prezidento Donald Trump diris vendrede, ke Usono finos siajn rilatojn kun la Monda Organizo pri Sano (MOS) pro ĝia traktado de la kronvirusa pandemio.

Dum parolado en la Roza Ĝardeno de la Blanka Domo, Trump asertis, ke la organizo premis "misgvidi la mondon". Li diris, "Ĉar ili ne faris la postulatajn kaj tre bezonatajn reformojn, ni hodiaŭ finos niajn rilatojn kun la Monda Organizo pri Sano kaj redirektos tiujn fondusojn al aliaj tutmonde por kontentigi urĝajn bezonojn de la monda publika sano."

Ankoraŭ ne estis klare, ke kiam lia decido validiĝos. Komuna rezolucio de la Kongreso de 1948 pri usona membreco de la MOS diris, ke la lando "rezervas sian rajton retiriĝi el la organizo kun sciigo antaŭ unu jaro."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin