Xi Jinping substrekis sufiĉe koni gravan signifon de publikigo kaj plenumo de Civila Kodo kaj laŭleĝe pli bone garantii laŭleĝajn interesojn de popolanoj

(GMT+08:00) 2020-05-30 15:35:36     Redaktoro:Pluveta

Vendrede posttagmeze la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis la 20-an kolektivan lernadon pri "praktika efektivigo de Civila Kodo", kiun prezidis Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Xi emfazis, ke en la leĝsistemo de socialismo kun ĉina trajto la Civila Kodo posedas gravan lokon, estas baza leĝo por solidigi bazon, stabiligi antaŭkalkulon kaj utili al longtempa disvolvo, kaj havas gravan signifon por stimuli ĉiuflankan laŭleĝan regadon de la lando, rapidigi konstruon de socialisma konstitucia lando, disvolvi socialisman merkatan ekonomion, solidigi socialisman bazan ekonomian sistemon, persisti en la disvolvo-penso preni la popolon kiel la kernon, laŭleĝe protekti interesojn de la popolo, akceli disvolvon de ĉinaj homrajtaj aferoj kaj stimuli modernigon de landaj regadaj sistemo kaj kapablo. La partio devas praktike stimuli efektivigon de la Civila Kodo por pli bone akceli ĉiuflankan laŭleĝan regadon de la lando, konstrui socialisman konstitucian landon kaj pli bona garantii interesojn de la popolo.

Xi donis paroladon emfazante, ke la Civila Kodo de la Ĉina Popola Respubliko estas la unua leĝo difinita kiel "kodo" post la fondo de la nova Ĉinio kaj nova frukto de ĉina socialisma konstitucia konstruado en la nova epoko. Kaj organizo de la lernado celas, ke oni sufiĉe konu la gravan signifon de publikigo kaj efektivigo de la Civila Kodo kaj pli bone akcelu plenumon de la Civila Kodo.

Xi akcentis, ke rilataj ŝtataj instancoj devas adaptiĝi al postulo de reformado, malfermado kaj socialisma moderna konstruado, fortigi konstruadon de leĝoj, reguloj kaj sistemoj rilataj al la Civila Kodo, senĉese resumi praktikajn spertojn, revizii kaj plibonigi rilatajn leĝojn, regulojn kaj jurajn interpretojn.

Xi emfazis ankaŭ, ke por pli bone plenumi la Civilan Kodon oni devas proksimigi la kodon al la popolamaso kaj enirigi ĝin en korojn de popolamasoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin