Li Keqiang prezidis regulan kunvenon de ĉina Ŝtata Konsilantaro

(GMT+08:00) 2020-05-30 15:36:22     Redaktoro:Pluveta

Vendrede ĉina ĉefministro Li Keqiang prezidis regulan kunvenon de la ĉina Ŝtata Konsilantaro, decidis dividojn de gravaj taskoj kaj laboroj de la raporto pri registara laboro, postulis doni forton por efektivigi politikojn kaj laborojn kaj plenumi celojn kaj taskojn de la kuranta jaro pri ekonomia kaj socia disvolvado.

En la kunveno oni aranĝis 51 gravajn taskojn de 45 flankoj elmetitaj en la raporto pri registara laboro al koncernaj fakoj de la Ŝtata Konsilantaro.

La kunveno postulis, ke oni sufiĉe kalkulu komplikecon kaj severecon de la nuna situacio, intime spuru novajn ŝanĝiĝojn de la tutgloba epidemio kaj monda ekonomia situacio, doni atenton al kompreno kaj solvado de problemoj dum plenumo de politikoj, ĝustatempe plibonigi politikojn, fari bone rezervon de politikoj, laŭ bezono en ĝusta tempo publikigi necesajn novajn rimedojn, stimuli la ekonomian bazon, stimuli ekonomian kreskon kaj plenumi tutjarajn celojn kaj taskojn de ekonomia kaj socia disvolvo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin