Usono ne povas decidi pri estonteco de Honkongo

(GMT+08:00) 2020-05-30 15:36:58     Redaktoro:Pluveta

En Usono la kronvirusa epidemio disvastiĝis plu kaj pli ol 100 000 mortokazoj estis raportitaj. Perfortaĵo de polico en pleĝplenuma agado estigis grandskalan proteston en diversaj lokoj de la lando. Sed en tia maltrankviliga situacio usona prezidento Donald Trump ankoraŭ okupiĝis pri interveno en la internajn aferojn de Ĉinio.

Li asertis sabate en gazetara konferenco, ke la honkong-rilata leĝdono de Ĉinio pri nacia sekureco turnis "unu landon, du sistemojn" en "unu landon, unu sistemon", kaj ke Usono reagos kaj nuligos ĉiujn favorajn traktadojn de Honkongo kiel aparta dogana kaj turisma regiono.

La principo "unu lando, du sistemoj" estas bazita sur "unu lando". Honkongo estas parto de Ĉinio, kaj la honkongaj aferoj tute apartenas al la internaj aferoj de Ĉinio kaj ne toleras intervenon de iu ajn ekstera forto. Usono ne rajtas juĝi la staton de alta aŭtonomeco en Honkongo.

Ĉiuj landoj kaj regionoj havas siajn rigorajn leĝojn kaj regulojn pri nacia sekureco. Leĝdoni pri nacia sekureco por Honkongo celas protekti nacian sekurecon kaj malebligi perforton kaj tumultadon. Honkongaj civitanoj kaj internaciaj investantoj ĝuas diversajn liberecojn kaj rajtojn laŭ leĝo. Fakte ĉiuj en la mondo bone scias, kian rolon ludis Usono en la tumulto en Honkongo.

Usono, kiu kriegis nuligi specialan traktadon de Honkongo, devas scii, ke estas la Baza Leĝo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, kiu donis al Honkongo specialajn pozicion kaj traktadon kaj rajtigis al ĝi membriĝi al la Monda Organizo pri Komerco en la nomo de Ĉinio. Ĉio ĉi havas neniun rilaton kun Usono.

Financa ĉefo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono Paul Chan diris, ke la plej kernaj avantaĝoj de Honkongo kiel internacia financa centro ne ŝanĝiĝis kaj fariĝos pli fortaj, ĉar la nacia ekonomia disvolviĝo estas la forta reala ekonomio malantaŭ Honkongo, kaj estas neinversigebla tendenco, ke la monda ekonomia centro transiĝas de okcidento orienten. Ĝuste pro tio, la ĉina ĉeftero estas la plej granda apogilo de Honkongo kiel internacia financa centro kaj estas pli multe grava ol ia ajn ago de Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin