Ĉinio firme oponas aprobon de Xinjiang-rilata leĝprojekto fare de usona Ĉambro de Reprezentantoj

(GMT+08:00) 2020-05-30 17:05:45     Redaktoro:Pluveta

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Zhao Lijian, vendrede esprimis fortan malkontenton kaj firman oponon al la adopto de leĝprojekto pri Xinjiang-rilataj demandoj fare de la usona Ĉambro de Reprezentantoj.

Zhao diris, ke la tiel nomata "Akto pri Ujguraj Homaj Rajtoj de 2020" makulis kaj kritikis la situacion de homaj rajtoj en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kaj la politikojn de Ĉinio pri Xinjiang, kalumniis la klopodojn de Ĉinio en kontraŭterorisma batalo kaj senradikaligo, publike intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio, kaj ke Ĉinio bedaŭras kaj firme oponas tion.

La proparolanto diris, ke Xinjiang-rilataj demandoj ne estas pri homaj rajtoj, etneco aŭ religio, sed pri batalo kontraŭ perforto, terorismo kaj separismo. Li aldonis, ke serio da rimedoj prenitaj de la ĉina registaro en Xinjiang estis apogitaj de loĝantoj de diversaj etnogrupoj tie kaj laŭditaj de la internacia komunumo.

La proparolanto diris ankaŭ, ke la usonaj akuzoj pri Xinjiang-rilataj demandoj tute agas kontraŭ objektivaj faktoj kaj la bazaj normoj regantaj internaciajn rilatojn, kio plu malkaŝas la duoblajn normojn de Usono pri batalo kontraŭ terorismo kaj elmontras siajn malicajn intencojn enmiksiĝi en la internajn aferojn de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin