Kien iris "gloro kaj revo" de Usono ?

(GMT+08:00) 2020-05-31 15:52:38     Redaktoro:Pluveta

De post la eksplodo de la kronvirusa epidmeio, la usona gvidanto ĉiam klaĉis kontraŭ aliaj, precipe ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano Tedros Adhanom Ghebreyesus kaj Ĉinio. Li opiniis, ke la MOS tre malbone ludis sian rolon en traktado de la tutmonda krizokazaĵo pri publika sano, kio estis unu el la ĉefaj kialoj, kiuj kondukis Usonon al malsukceso en respondo al la epidemio. Ĝuste pro tio, li decidis haltigi kotizadon al la MOS, minaci retiri Usonon el ĝi, kaj trudis al ĝi reformojn favorajn al Usono.

Tedros ne subiĝis al la senbazaj akuzoj de la usona gvidanto kaj lia postulo pri partiaj reformoj, malakceptante la hegemonian konduton de Usono. Lia opono incitis la Blankan Domon. Usono donis al la MOS 30-tagan ultimaton, kaj anoncis retiron el la MOS, kiam restis 18 tagoj al la limdato.

La anonco de usona gvidanto pri retiro el la MOS estigis kritikojn de la monda publiko. Specialistoj kaj mediatoj el malsamaj landoj sinsekve kritikis Usonon, ke ĝi ne montris sian konduton nek kapablon kaj volon kiel supera potenco. Proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Maria Zakharova, diris, ke la decido de Usono pri haltigo de kotizado al la MOS tretas la fundamentan de internacia leĝo en la kampo de medicina kunlaboro. La novaĵ-agentejo Reuters raportis, ke la usona gvidanto ĉiam metis la "unuaecon de Usono" sur la plej altan lokon, sed tute ignoris multflankismon.

Fakte, la retiro de Usono el la MOS havas fortajn celojn, kaj la plej grava estas por transigi la respondecon. Nun en Usono la epidemio estas ĝenerale ekster la regado. Por eviti malfavoran situacion en la ĝenerala elektado, la usona gvidanto ĵetis sian kulpon sur la MOS. Li anoncis la retiron ĝuste por pruvi, ke li estis "devigita" fari la elekton pro kulpo de la MOS.

Per la decido pri retiro el la MOS, la usona prezidento intencas pavimi la vojon por sia reelektiĝo, aŭ simple dirite por serĉi siajn profitojn, tute ignorante pli multajn mortojn pro la kronvirusa malsano en la lando.

Por multaj homoj sur la breto ankoraŭ kuŝas la libro Gloro kaj Revo, verkita de William Manchester. Sed en realo la "gloro kaj revo" restas nur ĉe la buŝo de la usona gvidanto, kaj la "usona revo" jam fariĝis la "unuaeco de Usono" en ĉiuj aferoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin