Xi esprimas salutojn de Internacia Infana Tago

(GMT+08:00) 2020-05-31 15:57:31     Redaktoro:Pluveta

Ĉina prezidanto Xi Jinping salutis infanojn de ĉiuj etnogrupoj tra la lando okaze de la Internacia Infana Tago, kiu falas en la 1an de junio. Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, alvokis infanojn lerni diligente, firmigi siajn idealojn kaj konvinkojn kaj disvolvi fortajn korpojn kaj mensojn por sin prepari por realigi la ĉinan revon de nacia rejuniĝo.

Xi rimarkigis, ke infanoj en la tuta lando spertis specialan periodon dum batalo de la lando kontraŭ la kronvirusa epidemio, kiam ĉiuj ĉinoj unuiĝis. Li diris, ke atestante la grandajn heroaĵojn, ke la ĉina popolo laboris kune kaj leviĝis kontraŭ defioj, la infanoj sekvis la alvokon de la partio kaj la registaro por subteni la kontraŭepidemian batalon per siaj konkretaj agoj kaj montris bonan spiriton de la infanoj de la tuta lando.

Li emfazis, ke hodiaŭaj infanoj de Ĉinio ne nur spertas kaj atestas la atingon de la unua centjara celo de la lando, sed ili ankaŭ estas nova forto por atingi la duan centjaran celon kaj konstrui Ĉinion en grandan modernan socialisman landon. Li urĝis partiajn komitatojn kaj registarojn sur ĉiuj niveloj kaj ankaŭ la socion prizorgi infanojn kaj krei favorajn kondiĉojn por ilia kreskado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin