Unuaj kronvirusaj kazoj en Nov-Jorko venis de Eŭropo

(GMT+08:00) 2020-05-31 16:47:05     Redaktoro:Pluveta

Genetika analizo montris, ke la sendependaj transmisioj de la nova kronviruso el Eŭropo kaj aliaj partoj de Usono estas la ĉefaj fontoj de la unuaj kazoj de la nova kronviruso cirkulanta en Nov-Jorko.

La studo, gvidata de esploristoj el la Medicina Lernejo Icahn en Mount Sinai, estis publikigita vendrede en la monda akademia revuo Scienco.

La studo, titolita "Enkonduko kaj frua disvastiĝo de la nova kronviruso en la regiono de Nov-Jorko", analizis la genetikan informon de 90 kronvirusaj izolitaĵoj el 84 pacientoj ene de la Prisana Sistemo de Mount Sinai inter la 29a de februaro kaj la 18a de marto, kiuj reprezentis 21 kvartalojn de kvar distriktoj - Manhattan, Bronx, Queens kaj Brooklyn, kaj du urbetoj en la gubernio Westchester.

La studo trovis, ke la plej multaj kazoj konfirmitaj dum la 18 tagoj post la unua raportita kazo en la urbo "ŝajnas venintaj el Eŭropo kaj Usono."

La esploristoj analizis la genomajn sekvencojn de la 84 specimenoj, kaj ankaŭ tiujn de la 2 363 konservataj en GISAID, la genbiblioteko uzata de registaroj kaj sciencistoj tutmonde por identigi patogena organismo, ĝis la 1a de aprilo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin