Tragika morto de afrikdevena usona viro remalkovris usonan sangantan cikatron de rasa diskriminacio

(GMT+08:00) 2020-05-31 17:05:05     Redaktoro:Pluveta

Lastatempe usona afrikdevena viro estis mortigita de blankulaj policanoj pro perforta leĝplenumo, kio kaŭzis grandskalajn tumultojn en multaj lokoj de Usono. Kiam la nombro de mortintoj pro la kronvirusa malsano superis cent mil la evento verŝis oleon sur fajron kaj refoje malkovris usonan sangantan cikatron de rasa diskriminacio.

Laŭ la loka tempo la 25-an de majo en urbo Minneapolis de Minesoto unu negro afrikdevena George Floyd estis regata de policanoj sur teron pro la suspekto, ke li uzis falsan monon por aĉeto, kaj unu blankula policano per genuo fortike puŝis lian kolon kelkajn minutojn, kio kaŭzis morton de Floyd. Videaĵo kruela pri la evento popularas interrete kaj konsternis la mondon.

Verónica Michelle Bachelet Jeria, altnivela komisaro de UN pri homaj rajtoj, publikigis deklaron kondamante: "Tio estas la plej nova evento, ke usonaj policanoj kaj publikaj membroj kontinue mortigis nearmitan usonanon afrikdevenan.", "La usona instanco devas alpreni seriozan agon por ĉesigi ĉi tian masakron kaj garantii plenumon de justeco post la masakro."

Lastatempe rilataj policanoj estis eksigitaj kaj ricevis enketon, sed tio ne malpliigis indignon de homoj. Okazis en la urbo Minneapolis akra konflikto inter la policanoj kaj protestantoj, kiuj pledas por justeco por Floyd, kaj ankaŭ kelkaj raboj, bruligoj kaj frakasoj. Ankaŭ eksplodis manifestacioj kontraŭ rasa diskriminacio en Nov-Jorko kaj aliaj lokoj de Usono.

Vidante neregeblecon de la situacio usona gvidanto avertis en socia komunikejo skribante: "La tumultoj estas agoj de perfortuloj" "se iuj faras rabon, oni pafu ilin", montrante sian necedeman subpreman sintenon. Sed tio estas kritikita kaj rikantita de usonaj retanoj. Iu rikantis, kiam aperis tumultoj en aliaj landoj usonaj politikistoj titolis ilin "belaj vidindaĵoj" kaj ilin instigis, sed kiam usonaj etnanoj protektas proprajn interesojn, usonaj gvidantoj senpacience donas subpremon. Estas "naŭza" tia ĉi hipokrita duobla normo.

Estas pli indigne por la usona popolamaso, ke post eksplodo de la kronvirusa malsano por sin liberigi el fuŝo en laboroj kontraŭ la epidemio usonaj gvidantoj foje kaj refoje ĵetis sian respondecon sur Ĉinion, kondamnis la Mondan Organizon pri Sano, eĉ kun intenco malkovris la malnovan cikatron de rasa diskriminacio kaj instigis rasajn konfliktojn.

Rasa diskriminacio estas la plej neretrorigardebla nigra historio kaj malica cikatro en la usona historio. Kvankam afrikdevenuloj faris grandan kontribuon al frua disvolvo de Usono, tamen ili ĉiam ne estas akceptitaj de la usona ĉefflua socio, regata de blankuloj.

La rasa diskriminacio jam estas longtempa, tamen usonaj politikistoj ne sincere retrorigardis ĝin. Unuflanke publika tasko de rasa diskriminacio kaj konflikto estas "malpermesita temo" laŭ iuj usonaj politikistoj, ĉar ili timas, ke la temo kaŭzos disputon de la socio kaj influos ilian perspektivon, tial ili evitas la temon. Aliflanke, usonaj malicaj politikistoj utiligas rasan diferencon kaj instigas kontraŭdirojn por ke ili mem gajnu privatajn interesojn en kontraŭdiroj.

Estas konsternite, ke ekstreme egoismaj kaj fridsangaj usonaj politikistoj ne havas solvon por bremsi disvastiĝon de la epidemio, sed lertas en turno de atento per "rasismo". Ekzemple Mika Pompeo, usona ŝtata sekretario, multfoje nomis la kronviruson "wuhan-a viruso", kio stimulis emocion de la usona socio pri rasa diskriminacio por usonanoj devenaj de Azio.

Ĉi tiaj aventuraj agmanieroj elpreni kaŝtanojn el fajro ne helpis al Usono rezisti invadon de viruso, male ĝisfunde intensigis la seriozan kontraŭstaron kaŭzitan de rasa diskriminacio de la usona socio.

Fronte al la indigno de usonaj etnaj minoritatoj pro la morto de Floyd kaj antaŭ la pereo de pli ol cent mil vivoj, usonaj politikistoj devas demandi sin mem: ĉu ili ankoraŭ havas kialon diri la sensencaĵojn? Ĉu ili devas peti pardonon de usonaj popolamasoj?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin