Ĉina ambasadoro al Usono Cui Tiankai lastatempe verkis komenton pri la decido de la Nacia Popola Kongreso (NPK) starigi kaj plibonigi leĝan sistemon kaj leĝplenumajn mekanismojn por protekti nacian sekurecon en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR). La artikolo estis publikigita en la mediato Bloomberg Opinion la 30an de majo.
Cui diris en la artikolo, "Mi estas fidela fano de Honkongo. La urbo prezentas unikan kontraston inter historia riĉeco kaj viveca moderneco, kun siaj klasikaj tramoj kurantaj sur la stratoj kaj bruaj multe vizitataj restoracioj. Tio estas romantika kunfandiĝo de la oriento kaj la okcidento. Sed bedaŭre, tia romantiko forvaporiĝas. En la lastaj monatoj, ni vidis terurajn scenojn tie. Perfortuloj atakis la policon per feraj bastonoj, kaj stokis brikojn kaj Molotov-koktelojn. Ili retenis pasaĝerojn en la flughaveno kaj eĉ bruligis senkulpan maljunulon. Registaraj konstruaĵoj estis sturmitaj kaj detruitaj. Butikoj estis fermitaj kaj stratoj detruitaj per brulatencoj."
Li diris, "Profitante de la truoj de leĝo pri nacia sekureco en Honkongo, protestantoj fojfoje instigis al perfortaĵoj kaj klaĉis pri la "sendependeco" de Honkongo, transirante ruĝan linion de la centra registaro. Samtempe, eksteraj fortoj pli kaj pli enmiksiĝis en honkongajn aferojn senskrupule. Pro tio Honkongo estas en malordo. La nacia sekureco de Ĉinio estas minacata."
Li aldonis, "Tial la centra registaro elektis agi. Laŭ Artikolo 23 de la Baza Leĝo, la HSAR mem rajtas ellabori leĝojn por protekti nacian sekurecon. Sed ĉi-rilataj leĝdonoj estis prokrastitaj 23 jarojn, de post la reveno de Honkongo al Ĉinio, ĉar la opozicio ĉiam ĉiamaniere klopodis strangoli ilin."
Li akcentis, "Arbo ne povas vivi sen radikoj, kaj la leĝdono pri la nacia sekureco en Honkongo metos la bazojn por la praktiko de 'Unu Lando, Du Sistemoj' kaj la longtempaj stabileco kaj disvolviĝo de Honkongo. Kun tio, Honkongo restos la vigla kaj romantika urbo, kiun ni ĉiuj amas."