Oficialulo de HSAR: Honkongo ne timas alilandajn sankciojn kaj minacojn

(GMT+08:00) 2020-06-01 14:34:12     Redaktoro:邱杰明

Matthew Cheung, ĉefsekretario pri administrado de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) dimanĉe skribis, ke estas ago kontraŭ internacia leĝo kaj internacia praktiko, ke Usono uzas unuflankajn sankciojn kiel minacojn por enmiksiĝo en la politikojn de aliaj landoj kaj regionoj.

Cheung skribis en sia blogo, ke iuj sankcioj kontraŭ Honkongo estas "ambaŭtranĉa glavo", kiu vundas la uzanton kaj aliajn. Honkongo, strikte ligita kun la patrujo, havas la kapablon, decidon kaj memfidon rezisti malraciajn minacojn kaj ne timas alilandajn sankciojn kaj minacojn.

Cheung skribis, ke de post kiam la Nacia Popola Kongreso komencis ekzameni la decidon de leĝdono pri nacia sekureco por Honkongo, iuj homoj kun kaŝitaj intencoj en Honkongo disvastigis famojn kaj kreis panikojn. Ili kalumniis, ke la leĝdono faros "unu landon, du sistemojn" ekzisti nur nominale kaj perdigos al Honkongo la statuson kun alta aŭtonomeco. Ĉi tiuj deklaroj estas puraj sensencaĵoj.

Cheung rimarkigis, ke leĝdoni pri nacia sekureco por Honkongo sur la ŝtata nivelo povas malebligi, haltigi kaj puni tre malgrandan nombron da leĝrompintoj, kiuj endanĝerigas nacian sekurecon, kaj certigi konstantan kaj daŭran kreskon de la afero de "unu lando, du sistemoj", kaj konservi la longtempan prosperon kaj stabilecon de Honkongo.

Li aldonis, ke tio ne influos la rajtojn kaj liberecojn ĝuatajn de honkongaj loĝantoj laŭ la leĝo, sed servos al la komunaj interesoj de la lando, la HSAR kaj la internacia komunumo. La granda plimulto de honkongaj loĝantoj kaj alilandaj investantoj ne bezonas maltrankviliĝi pri la leĝdono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin