Strata ekonomio vigliĝas en Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-06-01 14:48:43     Redaktoro:邱杰明

Nun en Ĉinio malfermiĝis la subĉiela komercado. Noktaj foiroj, strataj standoj kaj eksponaj budoj revenis inter homojn. En multaj urboj, kiel en Chengdu, Suzhou kaj Nanchang, civitanoj jam komencas ĝui la frusomeran noktofoiron. Kompreneble, tiuj komercaj aktivecoj iras nekaprice, sed laŭ certa ordo.

Por fari subĉielan komercadon unue oni devas havi komercan lokon. En la distrikto Gusu de la urbo Suzhou iu tereno origine destinita por parkadejo estas jam ekspluatita en manĝaĵan placon. Ĉiuvespere la komercado sur la placo prosperas, kaj krome, la prospero ankaŭ kuntrenas la butikojn kaj vendejojn ĉirkaŭe.

En la ĉefurbo Nanchang de la provinco Jiangxi cent stratoj estas difinitaj kiel noktaj foiroj, kiuj, kompreneble malfermiĝos laŭplane. Sinjoro Ding Meisheng tenas stratan standon. Li diris, ke li estas plena je memfido pri la ĉi-somera komercado. Xie Shanqing, urba administranto, diris, ke en ĉi tiu vespero tridek noktaj stratofoiroj samtempe malfermiĝas; ni meminiciate faras ordigadon kaj purigadon por la noktaj foiroj, kaj samtempe postulas, ke la tenantoj de standoj aŭ budoj faru komercadon konforme al la publika ordo kaj bonaj moroj.

Kiam vesperiĝas, la strato Daming en la ĉefurbo Fuzhou de la provinco Fujian fariĝas promenejo, kie troviĝas sesdek ok manĝoĉaroj kaj dek du bongustaĵaj budoj. Ĉe ĉiuj tiuj komercistoj ĉi tie estas unuigita administra normo, kaj ili, antaŭ ol fari komercadon, devas esti speciale trejnitaj kaj ekzemanitaj kaj subskribi promesilon. Kiu unu fojon kulpas pri io ajn en higieno, tiu estos elpelita el la komercado kaj portos koncernan leĝan respondon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin