Xi donis gravajn instrukciojn pri konstruado de liberkomerca haveno de Hainan

(GMT+08:00) 2020-06-01 21:08:34     Redaktoro:邱杰明

Lastatempe ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravajn instrukciojn pri konstruado de la liberkomerca haveno de Hainan. Li diris, ke konstruado de la liberkomerca haveno en Hainan-provinco estas grava strategia decido de la partio por antaŭenpuŝi novigan disvolviĝon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, kaj ankaŭ grava afero de Ĉinio en reformo kaj malfermo en nova epoko.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, akcentis, ke la provinco Hainan devas aktive kaj kuraĝe efektivigi la politikojn kaj firmigi bazon de la konstruado de liberkomerca haveno. La centra registaro subtenos reformon kaj novigon de la provinco kaj antaŭenigos novan disvolvon de la liberkomerca haveno.

La liberkomerca haveno de Hainan kovras la tutan insulon de Hainan. En 2025 establiĝos sistemo de liberkomerca haveno kun faciligo de liberaj komerco kaj investo kaj en 2035 fariĝos nova altaĵo de malferma ekonomio.

En 2025 establiĝos sistemo de liberkomerca haveno kun faciligo de liberaj komerco kaj investo kaj en 2035 fariĝos nova altaĵo de malferma ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin