Ĉinio firme oponas kontraŭ ĉiaforma rasdiskriminaciado

(GMT+08:00) 2020-06-01 21:09:59     Redaktoro:邱杰明

En la regula gazetara konferenco de la unua de junio Zhao Lijian, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio firme oponas kontraŭ ĉiaforma rasdiskriminaciado.

Laŭraporte, la afrika flanko forte reagis al tio, ke pro violenta leĝplenumo de usonaj blankulaj policanoj afrikodevena civitano mortis. Prezidanto de la komisiono de la Afrika Ligo kaj politikistoj de afrikaj landoj publike faris energian kondamnion en diversaj formo. Por tio Zhao Lijian faris la jenan rimarkon.

"Afrikaj landoj kaj popoloj ofte suferis dolorigan malfeliĉon ĉe la rasdiskriminacia problemo kaj ĉiam oponas kontraŭ rasdiskriminacio kaj rasapartigo. Ĉinio subtenas la justan voĉon de Afriko kaj volas, kune kun Afriko, firme oponas kontraŭ diroj kaj agoj de ĉiaforma rasdiskriminacio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin