Ĉiaj diroj kaj agoj faritaj de Usono damaĝantaj Ĉinion nepre estos firme rebatitaj

(GMT+08:00) 2020-06-01 21:12:45     Redaktoro:邱杰明

La unuan de junio, en Pekino, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris, ke Ĉinio firme defendu siajn suverenan sekurecon kaj disvolvajn interesojn; Ĉiaj diroj kaj agoj faritaj de Usono damaĝantaj Ĉinion nepre estos firme rebatitaj de Ĉinio; kaj la intenco de Usono malhelpi la disvolviĝon kaj potenciĝon de Ĉinio estas kondamniita al malsukceso.

Laŭ raporto, la usona prezidento Donald Trump antaŭ nelonge faris paroladon, en kiu li senbaze riproĉis Ĉinion pri la Nacia Sekureca Leĝo en Honkongo, la nove kronvirusa epidemio, ekonomio kaj komerco kaj tiel plu, proklamante startigi proceduron nuligi la specialajn traktojn al Honkongo, ĉesigi eniradon de iuj ĉinaj studentoj en Usonon, fari enketon pri ĉinaj kompanioj kaj simile. Kontraŭ tio Zhao Lijian en tiutaga gazetara konferenco diris, ke la diversaj riproĉoj al Ĉinio fare de usona gvidanto ĉiuj estas senbazaj, kaj kontraŭ tiuj ĉiuj Ĉinio firme oponas.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin