Xinjiang refutas aserton pri retenado de infanoj en antaŭlernejaj instalaĵoj

(GMT+08:00) 2020-06-02 14:38:53     Redaktoro:邱杰明

La Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio lunde refutis aserton pri "retenado de xinjiang-aj islamanaj infanoj en antaŭlernejaj instalaĵoj", kondamnante la akuzon kiel "sensencaĵon" kaj "tutan kalumnion" kontraŭ la eduka disvolviĝo de Xinjiang.

En majo de ĉi tiu jaro, usona pensfabriko Kompanio Rand publikigis raporton, dirante, ke ĝi rimarkis suspektajn antaŭlernejajn instalaĵojn loĝatajn de xinjiang-aj islamanaj infanoj, kiuj estis translokitaj en la tiel nomtaj reedukaj tendaroj, sugestante, ke la lernejoj ne nur liveras loĝadon sed ankaŭ disponigas programojn de reeduko.

Oficialulo pri edukado de la urbo Hotan de Xinjiang diris al raportistoj lunde en gazetara konferenco, ke Xinjiang ĉiam atribuis grandan gravecon al edukado, ĉiam insistas, ke prioritato devas esti donita al edukado en ĝia ĝenerala disvolviĝo per ĉiam pli granda monasigno por certigi, ke ĉiu infano en Xinjiang povu ĝui egalan kaj kvalifikitan edukon.

La oficialulo diris, ke antaŭlerneja edukado en Xinjiang garantiis rajton al edukado por ĉiuj infanoj kaj akiris subtenon de homoj de ĉiuj etnaj grupoj. En la lastaj jaroj, Xinjiang investis 16,3 miliardojn da juanoj (2,28 miliardojn da usonaj dolaroj) por konstruado, renovigo aŭ vastigo de 4 408 kamparaj infanĝardenoj, kaj antaŭlerneja edukado nun estas senpaga en ĉiuj kamparaj regionoj en Xinjiang.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin