Usonaj politikistoj altiris fajron sur sin

(GMT+08:00) 2020-06-02 15:04:17     Redaktoro:邱杰明

Lastatempe usona afrikdevena viro estis mortigita de blankulaj policanoj pro perforta leĝplenumo, kio kaŭzis grandskalajn tumultojn en multaj lokoj de Usono. La evento kaŭzis grandskalan proteston en pli ol 70 urboj de Usono kaj en iuj manifestacioj okazis rabado, bruligado kaj perfortaĵoj. Similaj aferoj okazis en Honkongo lastjare.

La drameca sceno estas: usonaj politikistoj ŝajne tute forgesis kiel ili toleris perfortaĵojn en Honkongo kaj beligis tion kiel "pitoreska pejzaĝo", kiel ili senbride kalumniis la honkongajn policanojn, kiuj ĉiam sindetene plenumis leĝojn kaj kiel ili difinas la manifestaciojn en Usono kiel perfortaĵon kaj nomas usonajn civitanojn kiuj protestas kontraŭ la rasa diskriminacio kiel "perfortantojn"...

La duobla normoj reĝisoritaj de usonaj politikistoj komplete malkaŝis sin al la mondo, ke ili tute ignoris la vivon de la popolo kaj ĉiam strebis al la politikaj interesoj.

Laŭ honkongaj amskomunikiloj, de 1995 ĝis 2015, usona Ŝtata Demokratia Fonduso establita de la usona Ŝtata Departemento finance atribuis al honkongaj opoziciuloj pli ol 3,95 milionojn da usonaj dolaroj. Usona vicprezidento Mike Pence, ŝtatsekretario Mike Pompeo kaj prezidanto de Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Patricia Pelosi eĉ sinsekve renkontiĝis kun ĉefoj de kontraŭĉinaj opoziciuloj de Honkongo.

En pasintaj 10 jaroj, la komerca favora saldo de Usono el Honkongo kalkuliĝis al 297 miliardoj da usonaj dolaroj, okupante la unuan lokon en la komercaj partneroj de Usono en la mondo. En 2019 la komerca kvanto de varoj inter Honkongo kaj Usono kalkuliĝis al 517 miliardoj da honkongaj dolaroj kaj la eksportado de honkongaj produktoj al Usono valoris nur 3,7 miliardoj da honkongaj dolaroj. La kapricoj de Usono damaĝos nur ĝiajn eksportatajn produktojn

Cetere Usono havas 850 mil civitanojn, pli ol 1 300 entreprenojn, preskaŭ 300 ĉefstabejojn kaj pli ol 400 oficejojn en Honkongo. Preskaŭ ĉiuj ĉefaj financaj entreprenoj de Usono funkcias en Honkongo. La serioza sankcio de la usona registaro kontraŭ Honkongo nepre damaĝos tiujn entreprenojn.

Ni deziras, ke usonaj politikistoj saĝe zorgu pri siaj propraj aferoj kaj ne altiru fajron sur sin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin