Plue pliboniĝas ekologia medio de Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-06-02 17:09:57     Redaktoro:邱杰明

Laŭ la Komunikaĵo pri Ekologia Medio de Ĉinio 2019 kaj la Komunikaĵo pri Mara Ekologia Medio de Ĉinio 2019, publikigitaj de la Ministerio pri Ekologia Medio marde, en la pasinta jaro estis fortigitaj la fruktoj pri plibonigo de aerkvalito, kaj la akva medio pliboniĝis plu. La totala nombro de tagoj de bona aerkvalito de la tuta lando pliiĝis al 82% en 2019. La mara akvokavlito de la lando stabile boniĝis kaj la ekologia indico altiĝis. La plibonigo de ekologia medio ankoraŭ havas distancon de la celo "bela Ĉinio", protektado de ekologia medio ankoraŭ vizaĝas al serioza situacio. Estas peniga la tasko en la batalo kontraŭ akvo-poluciado en la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin