Nub-vizito al Nacia Muzeo

(GMT+08:00) 2020-06-03 12:43:40     Redaktoro:邱杰明

Ĉu vi estas lacega pro longa restado en hejmo?

Dum la ferioj de la Unua de Majo, la Nacia Muzeo kaj la Imperiestra Palaco enorde remalfermiĝis al la publiko

Estis efektivigitaj rendevuado, vizitantoj povas eniri en la muzeo en tri difinitaj periodoj.

La Nacia Muzeo ĉiutage permesas eniron de 1 000 vizitantoj.

La Imperiestra Palaco akceptas ĉiutage 5 000 homfojojn.

Ambaŭ la muzeoj postulas tri necesaĵojn por eniro: spirmasko, sankodo kaj identifikeco.

La endomaj zonoj de la Imperiestra Palaco ankoraŭ estas fermitaj.

Ĉiuj muzeoj akceptas nur interretan rendevuadon.

multaj ekspozicioj estis haltigitaj pro la epidemio.

Ekzemple la ekspozicio de Kulturoj de Sonĝo de Ruĝaj Domoj laŭplane fermiĝis en marto.

Post remalfermiĝo, la ekspozicio estis plilongita por ke

Pliaj vizitantoj ankoraŭ povas aprezi ĝin.

La Imperiestra Palaco estis fermita ekde la 25a de januaro pro la epidemio.

Dum la ferioj la du muezoj reakceptis vizitantojn.

Unue mi rendevuis en la publika konto de wechat de la Nacia Muzeo.

Ĉi tie mi montris la sankodon.

Kaj post ekzameno de identifikeco, infektado kaj sekureckontrolo,

Mi finfine povis komenci la viziton. Hodiaŭ mi konduku vin al la ekspozicio por apreci la kulturon kaj ĉarmon de la Sonĝo de Ruĝaj Domoj.

Ĉe enirejo de la ekspozicio videblas pentraĵojn de tre konataj scenoj de la verkaĵo.

La Sonĝo de Ruĝaj Domoj estas monde konata klasikaĵo de ĉina klasika literaturo.

Ĝi priskribas disvolviĝon de kvar familioj prerezentataj de la familio Jia.

La verkaĵo ludas gravan rolon en literatura historio de Ĉinio kaj de la mondo.

La ekspozicio kolektas vestojn, dekoraĵojn pentraĵojn, muzikon, teatron, kaligrafiaĵojn, librojn kaj diversformaj artoj rilataj al la verkaĵo.

Por kontentigi la artan bezonon de la publiko,

La du muzeoj malfermis "nub-ekspoziciejon" en retpaĝaroj.

Dum la ferioj de la Unua de Majo, aliaj vizidintaj lokoj bonvenigis amason da turistoj.

La ĉina centra provinco Hubei, kiu estis grave trafita de la kronvirusa epidemio, akceptis 7,35 milionojn da turistoj dum la ferioj de la Unua de Majo, la tago de la internacia laborista solidareco.

Laŭ la provinca administracio pri kulturo kaj turismo, la totala turisma enspezo dum la kvin ferioj sumiĝis je 2,45 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 345 milionoj da usonaj dolaroj).

Ambaŭ nombroj markas akran falon de tiuj dum la ferioj de la Unua de Majo en la pasinta jaro, sed ili indikas, ke turismo stabile reboniĝas en la grave trafita provinco kun mildiĝo de la epidemia situacio.

Hubei malaltigis sian nivelon de krizokaza respondo al la kronvirusa epidemio de la plej alta ĝis la dua ekde la 2a de majo.

La epidemio instruas nin respekti la vivon, respekti la naturon

Kaj respekti la teron.

Kvankam ankoraŭ restas tagoj por elmeti la maskon

Tamen ni ankoraŭ povas ĝui la ekspozicion, ĝui la arton kaj

Ĝui la vivon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin