Xi emfazas fortan sistemon pri publika sano por protekti sanon de popolo

(GMT+08:00) 2020-06-03 14:16:54     Redaktoro:邱杰明

Prezidanto Xi Jinping marde alvokis klopodojn por disvolvado de forta sistemo pri publika sano por protekti la sanon de la popolo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn, kiam li prezidis simpozion, kiun ĉeestis fakuloj kaj kleruloj. Li emfazis, ke la popola sekureco estas la angulŝtono de nacia sekureco, kaj alvokis pretecon por plej malbonaj okazaĵoj, plifortigon de konscio pri eblaj danĝeroj kaj konstantajn klopodojn por antaŭeviti gravajn riskojn en sanzorgado.

Xi diris, "Nur per disvolvado de forta publiksana sistemo, plibonigo de fruaj avertaj kaj respondaj mekanismoj, ampleksa plifortigo de la kapablo pri prevento, regado kaj kuracado, starigo de strikta reto de prevento kaj regado, kaj firmigo de la muro de kvaranteno, ni povas doni fortan garantion por protekti la sanon de la popolo."

Ĉefministroj Li Keqiang kaj Wang Huning, membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, kiuj ambaŭ estas membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉeestis la simpozion.

En sia tre grava parolado, Xi rimarkis, ke la Centra Komitato de la KPĈ, fronte al la neatendita kronvirusa epidemio, enkalkulis la ĝeneralan situacion, faris rezolutajn decidojn kaj insistis meti la vivojn kaj sanon de la popolo sur la unuan lokon. Li aldonis, ke danke al la komunaj klopodoj de la ĉina popolo, kaj ankaŭ la plej rigoraj, ampleksaj kaj ĝisfundaj rimedoj por prevento kaj regado de la epidemio, Ĉinio akiris gravajn strategiajn atingojn en la batalo kontraŭ la epidemio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin