Pompeo: Usono sendis leteron al UN por Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2020-06-03 19:40:59     Redaktoro:邱杰明

Marde usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris en Twitter, ke Usono jam sendis leteron al ĝenerala sekretario de UN, protestante kontraŭleĝan suverenecan postulon de Ĉinio pri la Suda Ĉina Maro. Proparolanto de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris merkrede, ke Usono ne estas koncernato de la disputo pri la Suda Ĉina Maro, sed ofte provokis disputojn pri la Suda Ĉina Maro, faris militan provokon, kaj tio ne utilas al paco kaj stabileco de la Suda Ĉina Maro.

Laŭ raporto, Pompeo diris ankaŭ, ke Usono oponas kontraŭ kontraŭleĝa kaj danĝera postulo de Ĉinio, membroj de UN devas kune protekti la internacian juron kaj maran liberecon. Zhao akcentis, ke la teritoria suvereneco kaj maraj rajtoj de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro formiĝis en longperioda historia procezo, kaj en tio ĉiuj sinsekvaj registaroj de Ĉinio persistas. Tio ne ŝanĝiĝos pro senbaza kritiko de iuj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin