Fokusoj de la Semajno (Jun. 05)

(GMT+08:00) 2020-06-04 17:11:54     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio merkrede postulis seriozan traktadon kun Britio pri Honkong-rilataj rimarkoj de ĝia ministro pri eksterlandaj aferoj, dirante, ke Britio ne havas jurisdikcion aŭ kontrolan rajton pri la ĉina urbo. Brita ministro pri eksterlandaj aferoj Dominic Raab diris al la parlamento marde, ke Ĉinio detruas la "juvelon" de Honkongo per sia subpremado.

En la deklaro, Raab avertis Ĉinion ne transiri la limon, dirante, ke Ĉinio devas paŝi malantaŭen kaj observi siajn internaciajn promesojn al Honkongo. Li ankaŭ asertis, ke Britio havas "moralajn respondecojn" al Honkongo kaj al homoj de Honkongo kiel iama kolonia potenco.

Responde al demando pri la komentoj de Raab, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Zhao Lijian, diris, ke la leĝdono pri nacia sekureco por la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) apartenas al la enlandaj aferoj de Ĉinio, kaj fremdaj landoj inkluzive de Britio, devas ĉesigi sian intervenon en la aferojn de Ĉinio.

Zhao diris en gazetara konferenco, ke Britio nun havas neniun jurisdikcion aŭ kontrolan rajton pri Honkongo, kaj ke Ĉinio postulis seriozan traktadon kun Britio pri tiaj komentoj. Li aldonis, ke la leĝdono pri nacia sekureco estas por defendi "Unu Landon, Du Sistemojn" kaj konservi stabilecon kaj prosperon de Honkongo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke la lastatempaj rimarkoj de usona prezidento Donald Trump pri la epidemiaj prevento kaj regado de Ĉinio estis tute senbazaj kaj ege malrespektis la grandajn klopodojn kaj oferojn faritajn de la ĉina popolo.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkojn en gazetara konferenco responde al rilata demando. Zhao diris, ke de post la eksplodo de la nova kronviruso, la ĉina registaro senprokraste adoptis la plej ampleksajn, rigorajn kaj ĝisfundajn rimedojn por plene malhelpi la disvastiĝon de la viruso. Ĉi tiuj rimedoj efike rompis la ĉenon de progagiĝo, faris grandan kontribuon por konservo de tutmonda publiksana sekureco kaj estis vaste laŭditaj de la internacia komunumo.

Zhao diris, ke laŭ esplora raporto de la revuo Scienco, la agoj de la ĉina registaro rekte kaŭzis la redukton de pli ol 700 000 eblaj infektoj. Li diris, ke la konfirmitaj kronvirusaj kazoj en Usono superis 1,8 milionojn, kaj la nombro de mortoj kalkukliĝis al pli ol 100 000, ĉirkaŭ 22-oble pli multe ol tiu en Ĉinio, kaj la statistikoj povas pruvi, kiu estas nekompetenta kaj netaŭga en traktado de la pandemio.

Ĉinio anoncis marde, ke ĝi finis la unuan altprecizan aer-gravitan termezuron pri la montpinto Ĉomolangmo kaj ĝia ĉirkaŭa regiono, post kiam aviadiloj de la misio sekure revenis al Lasao, la ĉefurbo de Tibeto.

Per la komplikajn gravit-mezuraj instrumentoj portitaj en la aeron, la termezuro liveros datumojn pri la geoida surfaco de la regiono kun centimetra precizeco, tiel kontribuante al pli preciza mezuro de la alteco de la plej alta montpinto de la mondo.

Chen Bin, estro de la projekto de la aera termezuro de la montpinto Ĉomolangmo, diris, ke estas la unua fojo, ke Ĉinio faris tian termezuron, kaj ĝi plenigos la mankon en koncernaj datumoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin