Carrie Lam: Centra registaro restas rezoluta pri sekureca leĝo por Honkongo

(GMT+08:00) 2020-06-04 14:14:19     Redaktoro:邱杰明

Ĉina vicĉefministro Han Zheng emfazis la firman rezolutecon de la centra registaro pri la nacisekureca leĝdono por Honkongo, kiam li renkontiĝis kun ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) Carrie Lam merkrede en Pekino.

Han certigis al Lam, ke la centra registaro plu persistos pri la principo "Unu Lando, Du Sistemoj", kaj la leĝdono profitigos ne nur la efektivigon de la principo, sed ankaŭ la longtempan prosperon kaj stabilecon de la honkonga socio.

Lam malkaŝis pliajn detalojn merkrede posttagmeze en gazetara konferenco. Laŭ ŝi, la leĝdono celas pli bone protekti la laŭleĝajn rajtojn kaj liberecojn de honkongaj loĝantoj.

Lam diris, ke la centra registaro esperas, ke la leĝdono amplekse kaj precize establos kaj plibonigos la leĝan sistemon kaj leĝplenumajn mekanismojn de la HSAR de la ŝtata nivelo, kaj ke homoj de ĉiuj sektoroj de la socio estos konsultitaj pri la procezo. Ŝi deklaris, "Mi kune kun la registaro de la HSAR plene subtenas la projekton de decido de la Nacia Popola Kongreso pri starigo kaj plibonigo de la leĝa sistemo kaj leĝplenumaj mekanismoj de la HSAR por protekti nacian sekurecon." Ŝi alvokis, ke ankaŭ ĉiuj honkongaj loĝantoj subtenu la leĝdonon. Ŝi certigis al raportistoj, ke la leĝdono celas nur malgrandan grupon da homoj, kiuj efektivigas terorismajn aktivecojn, kaj ankaŭ aktivecojn enmiksiĝantajn en honkongajn aferojn fare de eksteraj fortoj, kaj ke interesoj de la plej multaj honkongaj loĝantoj, kiuj observas la leĝon, ne estos damaĝitaj.

Rilate demandojn pri tio, ĉu la leĝdono ŝanĝos la unikan statuson de Honkongo kiel speciala administracia regiono, Lam malakceptis la zorgon, emfazante, ke la statuso devenas de la principo de "Unu Lando, Du Sistemoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin