Usono haltigos ĉinajn civilaviadajn flugojn al ĝi ekde 16a de junio

(GMT+08:00) 2020-06-04 14:15:05     Redaktoro:邱杰明

La usona Ministerio de Transportado diris merkrede en deklaro, ke ĝi portempe haltigos flugojn de ĉinaj aerkompanioj al Usono ekde la 16a de junio.

La deklaro diris, ke usonaj aerkompanioj ne povis akiri permeson por konduki regulajn pasaĝeraviadilajn flugojn al kaj de Ĉinio, tial la usona flanko decidis portempe haltigi la regulajn pasaĝeraviadilajn flugojn de ĉiuj ĉinaj aerkompanioj al kaj de Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin