Raporto montras gravan rolon de ĉina agrikultura sektoro dum epidemio

(GMT+08:00) 2020-06-04 14:15:45     Redaktoro:邱杰明

Laŭ raporto publikigita merkrede de la Ĉina Akademio pri Agrikulturaj Sciencoj, la agrikultura sektoro de Ĉinio montris gravan rolon en la ekonomio dum la kronvirusa epidemio.

La raporto diris, ke la agrikultura sektoro de Ĉinio estis malpli rekte influita de la epidemio kompare kun la industria kaj serva sektoroj. Ĝi prognozis, ke la grenprodukto de la lando atingos 670 milionojn da tunoj en 2020. Tio liveros fortan subtenon por atingi la celojn de la ekonomia kaj socia disvolviĝo.

La raporto diris ankaŭ, ke la agrikultura kaj nutraĵa sistemo de Ĉinio estas malpli dependa de la internacia merkato kompare kun aliaj sektoroj. La eksportado de la totala produkto kaj importado de la totala postulado okupas malpli ol 5%. Tial, dungado en la agrikultur-nutraĵa sistemo baldaŭ revenos al la normala stato eĉ sen kompleta renormaliĝo de la importa kaj eksporta komerco. La agrikultur-nutraĵa sistemo inkluzivas sektorojn de agrikulturo kaj manĝaĵa prilaborado kaj tiujn rilatajn al la industriaj ĉenoj kiel interaj enmetoj, stokado, transportado, vendado kaj restoracia industrio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin