MOS avertis pri premo sur latin-amerika san-sistemo

(GMT+08:00) 2020-06-04 14:17:40     Redaktoro:邱杰明
Kun pli ol 31 000 mortokazoj en Brazilo kaj pli ol 10 000 mortokazoj en Meksiko, la kronvirusa epidemio minacas frakasi hospitalajn sistemojn tra Latin-Ameriko.

Direktoro pri krizokazaĵo de la Monda Organizo pri Sano, Michael Ryan, diris, ke kvar el la 10 landoj, kiuj montris la plej grandan nombron de novaj kazoj de la kronvirusa malsano dum la lastaj 24 horoj, estas en Latin-Ameriko.

La pandemio nun mortigis pli ol 377 000 homojn, kaj almenaŭ 6,3 milionoj da homoj estis infektitaj. Klopodoj por ĉesigi ĝian disvastiĝon per efektivigo de limigoj al ĉiutaga vivo faligis ekonomiojn en recesion.

Tamen en Eŭropo, lernejoj, naĝejoj, trinkejoj kaj turismaj lokoj komencis remalfermon, defiante avertojn, ke tio povus estigi la duan ondon de infektoj.

Usono, kie la pandemio estis ombrita pro tumultoj kaŭzitaj de la morto de nigrula viro en la manoj de blankula policano, restas la plej grave trafita lando.

Regiona direktoro pri Ameriko de la MOS marde urĝis Usonon daŭrigi helpon al landoj en la regiono en la batalo kontraŭ la nova kronviruso, eĉ post kiam la registaro de Trump anoncis foriron el la organizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin