Ĉinio postulis seriozan traktadon kun Britio pri komentoj koncernaj al Honkongo

(GMT+08:00) 2020-06-04 14:18:22     Redaktoro:邱杰明

Ĉinio merkrede postulis seriozan traktadon kun Britio pri Honkong-rilataj rimarkoj de ĝia ministro pri eksterlandaj aferoj, dirante, ke Britio ne havas jurisdikcion aŭ kontrolan rajton pri la ĉina urbo. Brita ministro pri eksterlandaj aferoj Dominic Raab diris al la parlamento marde, ke Ĉinio detruas la "juvelon" de Honkongo per sia subpremado.

En la deklaro, Raab avertis Ĉinion ne transiri la limon, dirante, ke Ĉinio devas paŝi malantaŭen kaj observi siajn internaciajn promesojn al Honkongo. Li ankaŭ asertis, ke Britio havas "moralajn respondecojn" al Honkongo kaj al homoj de Honkongo kiel iama kolonia potenco.

Responde al demando pri la komentoj de Raab, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Zhao Lijian, diris, ke la leĝdono pri nacia sekureco por la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) apartenas al la enlandaj aferoj de Ĉinio, kaj fremdaj landoj inkluzive de Britio, devas ĉesigi sian intervenon en la aferojn de Ĉinio.

Zhao diris en gazetara konferenco, ke Britio nun havas neniun jurisdikcion aŭ kontrolan rajton pri Honkongo, kaj ke Ĉinio postulis seriozan traktadon kun Britio pri tiaj komentoj. Li aldonis, ke la leĝdono pri nacia sekureco estas por defendi "Unu Landon, Du Sistemojn" kaj konservi stabilecon kaj prosperon de Honkongo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin