Nova bazkonstruado – vojo kondukas al estonteco

(GMT+08:00) 2020-06-04 18:52:51     Redaktoro:邱杰明

En la ĉi-jara registara laborraporto la ĉina ĉefministro Li Keqiang rimarkigis, ke Ĉinio devas plenforte disvolvi novtipan bazkonstruadon. Ĉar, unue, la nova bazkonstruado signifas la aliformiĝon de la nova ekonomia sistemo, kaj ĝi ebligas disvolvi novajn industriojn kaj klasi ilin en pli detalajn subindustriojn; due, la nova bazkontruado kaj la nova ekonomia kreskado estas strikte interrilatigitaj, kaj la nova bazkonstruado en edukado, kuracado, loĝistiko ktp. povas akiri tre bonan rekompencon. En Ĉinio oni opinias, ke la ekspluato kaj vasta uzo de la novteknologiaj rimedoj multe helpas transformi la potencialon de scienco kaj tekniko en novan motoron akceli ekonomian disvolvadon altkvalitan.

En la raporto Li Keqiang diris, ke la nova bazkonstruado estas unuaeca tasko de estonta disvolviĝo en Ĉinio kaj ankaŭ nova disvolva direkto. Tio estas fonto por altigi la efikecon de la tutan ekonomian sistemon, kaj siavice la ekonomia sistemo estas fundamento de la urba administrado kaj la ŝtata regado. Nuntempe la nove kronvirusa epidemio furioziĝas kaj la tutmonda ekonomio kreskas malrapide, la nova bazkonstruado fariĝos nova motoro de la ĉina ekonomio, kaj per tio Ĉinio disvolviĝos kaj transformiĝos en intelektigan socion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin