Ĉinio subtenos statuson de Honkongo kiel aparta dogana zono

(GMT+08:00) 2020-06-05 14:19:23     Redaktoro:邱杰明

La ĉina Ministerio de Komerco ĵaŭde diris, ke Pekino subtenos Honkongon konservi sian statuson kiel aparta dogana zono kaj oponas intervenon de eksteraj fortoj en la aferojn de Honkongo.

Responde al la minaco de Trump fini specialan komercan statuson de Honkongo, proparolanto de la Ministerio de Komerco Gao Feng diris, ke Ĉinio subtenos la Honkongan Specialan Administracian Regionon (HSAR) konservi sian apartan doganan zonon, firmigi kaj plifortigi sian pozicion kiel internacia financa, komerca kaj ŝipveturiga centro. Li aldonis, ke la centra registaro ĉiam subtenos la prosperon kaj disvolviĝon de Honkongo.

Usona prezidento Donald Trump anoncis en gazetara konferenco pri Ĉinio la lastan vendredon, ke li planas revoki la favoran traktadon de Honkongo kiel aparta dogano kaj vojaĝa teritorio disde aliaj regionoj de Ĉinio.

Gao diris, ke la leĝa fundamento de la aparta dogana zono de Honkongo estas ampleksita de interkonsento de la Monda Organizo pri Komerco. Ĝi estis konsentita de la ĉina registaro kaj konfirmita de la Baza Leĝo. La statuso estis establita de la multflanka regularo de la MOK, kaj aprobita de aliaj membroj de la organizo anstataŭ unu aparta membro. Gao avertis, ke Usono minacas ignori la bazajn principojn de internaciaj rilatoj kaj preni unuflankan agadon.

La proparolanto akcentis, ke Ĉinio firme plenumos la principon "unu lando, du sistemoj" kaj oponas intervenon de eksteraj fortoj en la aferojn de Honkongo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin