Ĉinio bedaŭras usonan decidon haltigi ĉinajn pasaĝeraviadilajn flugojn

(GMT+08:00) 2020-06-05 14:22:10     Redaktoro:邱杰明

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke Ĉinio bedaŭras la usonan decidon portempe haltigi regulajn pasaĝerajn flugojn de ĉinaj aerkompanioj al kaj de Usono.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkon, kiam li estis petita komenti deklaron publikigitan merkrede de la usona Ministerio de Transportado, kiu anoncis la ordonon portempe haltigi la regulajn pasaĝerajn flugojn de ĉinaj aerkompanioj al kaj de Usono ekde la 16a de junio.

Zhao diris en regula gazetara konferenco, "Ni bedaŭras la menciitan usonan decidon. Laŭ mi, la Civil-Aviada Administracio de Ĉinio postulas seriozan traktadon kun la usona flanko."

La proparolanto diris, ke la Civil-Aviada Administracio de Ĉinio subtenis striktan kontakton kun la usona Ministerio de Transportado pri flugaj aranĝoj, kun iuj progresoj jam akiritaj, kaj ke la ĉina flanko anoncis alĝustigon de koncernaj politikoj. Li esprimis esperon, ke la usona flanko ne kreos obstaklojn al duflankaj klopodoj por solvado de problemoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin