Vojo de la vilaĝo sur klifo

(GMT+08:00) 2020-06-05 17:06:36     Redaktoro:邱杰明
Vilaĝo Atulieer situas en intermonta ebenaĵo de Daliang-montaro de Sichuan-provinco. Se oni volas en- kaj el-iri la vilaĝon, oni devas trapasi klifon altan je 800 metroj. Estas 13 krutaj klifoj de la montpinto ĝis la montpiedo. Tiel homoj nomas ĝin vilaĝo sur klifo. Vojkonstruado estas la unua ŝlosilo por forigi malriĉecon. En aŭgusto de 2016, Gubernio Shaojue kaj subregiono Liangshan asignis milionon da juanoj por konstrui vojojn en la vilaĝo Atulieer.

En aŭgusto de 2017, 2 556 feraj ŝtupoj konsistigas vojon de la vilaĝo sur klifo. Vilaĝanoj finfine havas sian "altrapidan vojon".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin