De "Araba Printempo" ĝis "Usona Printempo"

(GMT+08:00) 2020-06-05 20:00:23     Redaktoro:邱杰明

La morto de George Floyd vekis en Usono grandmezurajn protestojn. En multaj lokoj la manifestacioj ĉiam pli kaj pli furioziĝas, kaj en kelkaj urboj aperis eĉ rabado, bruligado kaj pafado. Fronte al la situacio, en kiu jam perdiĝis rego, la usona prezidento Donald Trump antaŭnelonge faris tutlandan televidan paroladon, dirante, ke li intencas mobilizi, laŭ la "Leĝo pri Ribelo", "kelkajn milojn da plenarmitaj aktivaj militistoj" por pacigi la manifestaciojn, kaj tio estigis la boladon de la publika opinio. Ne malmultaj usonanoj ekmemoris la "Araban Printempon", kiu okazis antaŭ dek jaroj en nordafrikaj landoj, kaj kriis al si, ĉu ili nun spertas "Usonan Printempon".

Kiel ĉiuj scias, delonge Usono intervenis en la internajn aferojn de aliaj landoj, sub preteksto de homaj rajtoj, trudis usoneskan demokration, provokis tumultojn en alia lando, renversante la registaron, kiu havas disidenton al Usono. la "Araba Printempo", kiu okazis antaŭ dek jaroj, fine transformiĝis en la "Araban Vintron", kaj tiu katastrofo ruinigis la origine stabilan sociordon de landoj mezorientaj kaj nordafrikaj.

Kaj nun, oni vidas klare la "duoblan normon" de multaj usonaj politikistaĉoj en la tumulto de Usono. Fronte al la tumulto en la lando ili minacas uzi militajn fortojn por subpremi la manifestaciojn, sed al la simila malordo en Honkongo, ili diris, ke la manifestaciantoj estas "bravuloj". Ĉu tiuj politikistaĉoj havas juston? Se afero konformas al ilia normo, do ĝi estas justa; se ne, ĝi estas maljusta. Ĉu tio estas normala logiko?

Nun Usono gustumas la malbonan sekvon, kiun ĝi mem estigis.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin